Saltu al enhavo

Besthelpata interveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
juna infano brakumas hundon
Hundoj estas oftaj en besthelpataj intervenoj.

Besthelpata interveno (BHI) estas profesia interveno, kiu utiligas la avantaĝon al homoj de interago kun alia speco de besto por plibonigi la rezulton. Ĝi estas tekniko uzebla en psikoterapio, edukado, kaj aliaj aplikataj sociaj sciencoj.[1] La termino besthelpata terapio estas malkonsekvence uzata; foje ĝi estas sinonimo de "besthelpata interveno", sed aliaj taksas tion konfuza, kaj preferas limigi tiun terminon al aplikoj, kies celoj estas terapiaj en strikta senco.[2]

Besthelpataj intervenoj povas klasifikiĝi laŭ la speco de besto, la homa celgrupo, la celo de la interveno, kaj la strukturo de la interveno. La plej oftaj helpobestoj estas hundoj kaj ĉevaloj.[3] Besthelpataj intervenoj estas provitaj kiel traktadoj por atentomanka-hiperaktiva perturbo, aŭtismo, posttraŭmata stresa perturbo, kaj demenco,[4] kaj en la instruado de legado.[5]

La efikeco de besthelpataj intervenoj kaj precipe la kontribuo de la besto al la eventualaj efikoj ne estas klare pruvitaj.[6] Etikaj kritikoj estas faritaj al besthelpataj intervenoj pro la risko de ekspluato de la helpobesto, kiu povas kaŭzi streson, vundon, aŭ aliajn sanproblemojn.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. López-Cepero Borrego, Javier, k. al. 2025. "Attitudes and Intentions Regarding Animal-Assisted Interventions: Associated Variables Among Southern Spanish Psychologists". Society and Animals 33(3): 272. [1]
  2. López-Cepero, Javier. 2020. "Current Status of Animal-Assisted Interventions in Scientific Literature: A Critical Comment on Their Internal Validity". Animals 10. [2]
  3. (aŭgusto 2018) “Animal-assisted therapy in adults: A systematic review”, Complementary Therapies in Clinical Practice 32, p. 169–180. doi:10.1016/j.ctcp.2018.06.011. 
  4. (April 2014) “Effectiveness of animal-assisted therapy: A systematic review of randomized controlled trials”, Complementary Therapies in Medicine 22 (2), p. 371–90. doi:10.1016/j.ctim.2013.12.016. 
  5. (2017) “Canine-assisted reading programs for children with special educational needs: rationale and recommendations for the use of dogs in assisting learning”, Educational Review 69 (4), p. 435–450. doi:10.1080/00131911.2016.1228611. 
  6. (December 2016) “Military veterans and canine assistance for post-traumatic stress disorder: A narrative review of the literature”, Nurse Education Today 47, p. 43–50. doi:10.1016/j.nedt.2016.04.020. 
  7. (junio 2012) “The Practice and Ethics of Animal-Assisted Therapy with Children and Young People: Is It Enough that We Don't Eat Our Co-Workers?”, British Journal of Social Work 42 (4), p. 600–617. doi:10.1093/bjsw/bcr091.