Bestoĝardeno de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestoĝardeno de Madrido
bestoĝardenopublika akvario [+]

LandoHispanio
Koordinatoj40° 24′ 31″ N, 3° 45′ 45″ U (mapo)40.408611-3.7625Koordinatoj: 40° 24′ 31″ N, 3° 45′ 45″ U (mapo)

Bestoĝardeno de Madrido (Madrido)
Bestoĝardeno de Madrido (Madrido)
DEC
Bestoĝardeno de Madrido
Bestoĝardeno de Madrido
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Bestoĝardeno de Madrido

Vikimedia Komunejo:  Zoo de Madrid [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Bestoĝardeno de Madrido (hispane Parque Zoológico de Madrid kaj hispane Zoo Aquarium de Madrid, estas bestoĝardeno de Madrido (Hispanio) kiu troviĝas ĉe la Kampardomo, nome granda arbara parko de la urbo Madrido. La parko apartenas al la entrepreno Parques Reunidos S.A.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua bestoĝardeno de Madrido datiĝas el 1770, nome la Casa de Fieras del Retiro fondita de Karlo la 3-a.

La iniciatinto de la aktuala bestoĝardeno de Madrido estis Antonio Lleó de la Viña, kiu konstruis la unuajn instalaĵojn en la Kampardomo. La komenca projekto estis je la respondeco de la kataluna arkitekto Jordi Mir Valls, venkinto en konkurso konvokita tiucele. La parko inaŭguriĝis en 1972.

Post dekkvin jaroj, nome en 1987, oni konstruis delfenejon, kiu estis inaŭgurita enhavanta sep delfenojn de la specio Tursiops truncatus. Poste oni konstruis ejon nome Naturaleza Misteriosa (Mistera Naturo) kie oni montras kolekton de reptilioj, amfibioj kaj senvertebruloj.

En 1995 oni konstruis Aquarium, kun formo de piramido el vitro, e 3.000 .

En 1997, komencis montroj de flugoj de ekzotaj kaj rabaj birdoj.

En 2003, oni konstruis ejon por fokoj de la specio Zalophus californianus kaj pingvenoj (Spheniscus demersus).

En 2006, oni konstruis ejon por sudorientaziaj simioj (orangutanoj kaj specio Hylobates lar).

Ekde septembro de 2007 estas ejo por gigantaj pandoj (Ailuropoda melanoleuca). La du unuaj ekzempleroj estis donaco de la registaro de Ĉinio.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Bestoĝardeno de Madrido enhavas kolekton de pli ol de 6000 animaloj de pli ol 500 specioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.elmundo.es/elmundo/2007/06/28/ciencia/1183022793.html China ofrece a España una pareja de pandas El Mundo 28/06/2007