Bethany Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bethany Hamilton
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1990 (1990-02-08) (34-jaraĝa)
en Līhuʻe
Ŝtataneco Usono
Alma mater Myron B. Thompson Academy
Okupo
Okupo surfanto • aŭtobiografo • verkisto
TTT
Retejo http://bethanyhamilton.com/
vdr

Bethany Meilani HAMILTON (naskiĝis la  8-an de februaro 1990(nun 1990-02-08) en Lihue, Havajo) estas usona profesia surfistino. Ŝi famiĝis pro tio, ke ŝi travivis ŝarko-atakon, en kiu akcidento ŝi perdis la maldekstran kruron. Pli poste ŝi denove eksurfadis kaj eĉ gajnis en konkursoj. Ŝi verkis pri siaj spertoj en libro Soul Surfer: A True Story of Faith, Family, and Fighting to Get Back on the Board de 2004. La libron filmigis en aprilo de 2011 Sean McNamara kun titolo Soul Surfer.

La ŝarko-atako[redakti | redakti fonton]

Bethany ekiris surfadi matenon de la 31-a de oktobro 2003, ĉ. 7:30 kun ŝia amikino, Alana Blanchard, kun patro kaj frato de Alana. Ŝi kviete kuŝis sur la surfotabulo, en la akvo estis testudoj kaj ŝia maldektra kruro merĝis en la akvon. Post ioma tempo ekatakis ŝin 14-15 piedojn longa tigroŝarko kaj formordis la maldekstran kruron. Frato de Alana ekiris al la bordo por helpo, dum pliaj personoj fortiris ŝin el la akvo. Patro de Alana faris prem-ligilon el la T-ĉemizo kaj lig-ŝnuro de la surfotabulo. Ĝis kiam ili alvenis en la Wilcox Memorial Hospital, la junulino perdis 60% de la sango. Tiun tagon ŝia patro havintus operacion, sed estas Bethany kiu okupis la operaciejon.

Post la operacio, Bethany restis sep tagojn en la hospitalo. Spite al la traŭmato, ŝi volis reiri al la maro por ondorajdado. Ĉirkaŭ unu monaton poste, ŝi jam denove surfadis. Komence ŝi akceptis, ke ŝia surfobreto estas pli longa kaj dika ol la konkursa antaŭskribo, sed pli poste ŝi jam ekpraktikis sen maldekstra kruro kaj ekuzis la norman tabulon, sur kies mezon oni fiksis kaptilon, por ke ŝi povu iri sub la ondojn. Ŝia surfobreto, uzata dum la akcidento, estas videbla en la California Surf Museum.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi edziniĝis en 2013 kun Adam Dirk, kun kiu ŝi havas du infanojn (2015, 2018).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]