Saltu al enhavo

Bethel (Alasko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bethel
urbo de Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 99559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 325  (2020) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 48′ N, 161° 45′ U (mapo)60.792222222222-161.75583333333Koordinatoj: 60° 48′ N, 161° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 126,147274 km² (1 261 4.7 274 ha) [+]
Horzono alaska horzono de Nordameriko (UTC-9) [+]
Bethel (Alasko)
Bethel (Alasko)
DEC
Situo de Bethel
Bethel (Nord-Ameriko)
Bethel (Nord-Ameriko)
DEC
Situo de Bethel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bethel, Alaska [+]
vdr

Bethel (ˈbeθəl, jupike (centra jup'ik, d:Q21117) Mamterilleq) estas urbo situanta apud la okcidenta marbordo de Alasko, Usono, 550 km okcidente de Anchorage. Alirebla nur per aviadilo aŭ boato de la rivero Kuskokvimo, Bethel estas la ĉefa haveno de tiu ĉi rivero, kaj la administra kaj transporta centro por 56 vilaĝoj en la riverdelto Jukonio-Kuskokvimo.

Bethel estas la plej granda urbo en okcidenta Alasko kaj la naŭa plej granda urbo en Alasko. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 6 325 loĝantoj sur areo de 126,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km².

Bethel havas subarktan klimaton (laŭ la klimata klasifiko de Köppen) kun longaj, foje neĝaj kaj tre malvarmaj vintroj kaj mallongaj, mildaj someroj.

Radiostacio KYUK estis establita en Bethel en 1971 kaj estis la unua radiostacio en Usono 100% posedata de indiĝenaj amerikanoj.[1]

La urbon servas aktiva taksia industrio kun 93 taksiistoj. Bethel havas pli da taksiistoj pokape ol iu ajn alia urbo en Usono.

Tradiciaj dancistoj el la tuta Alasko partoprenas la Cama-i Dancfestivalon ĉiun marton. Centoj da dancistoj, kantistoj kaj tamburistoj prezentas tradiciajn jupikajn dancojn dum la festivalo. [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]