Beto (litero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

Beto (majuskle Β, minuskle β, ena ϐ) estas la 2-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi valoras je 2. Ĝi devenas de la fenica Bét, signifante domo. Nuntempe la grekoj prononcas ĝin, kiel v. Literoj devenantaj de beto estas la latina B aŭ b kaj la cirilaj Б aŭ б kaj В aŭ в (respektive majuskle kaj minuskle). En la cirila skribmaniero oni prononcas literon Б kiel b kaj literon В kiel v.

En bonkvalita printo, iam uzata estas varianto ϐ de la litero kiu ne havas subliniaĵon escepte de je la komenco de vorto: “βίβλος” estas skribata kiel “βίϐλος”. Minuskla β estas tamen tre komuna en manskribado.

En antikva greka lingvo, beto prezentis sonon /b/ kaj la nomo de la litero, Βήτα, estis prononcita simile al [ˈbɛːta].

En novgreka lingvo, ĝi prezentas voĉan labiodentalan frikativon /v/ kaj la novgreka lingva nomo de la litero, Βήτα, estas prononcata kiel [ˈviˑta].

Uzoj kiel simbolo aŭ nomo

Beto estas ofte uzata por ĝeneralaj variabloj en matematiko kaj fiziko.

La specifaj signifoj de beto estas:


Alfa- kaj beta-situoj de karbona atomo en ekzempla kombinaĵo


Vidu ankaŭ