Beto Pegaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beto Pegaza
Stelo
varia stelo • optical double • longperioda varia stelo • stelo de granda propra movo • naviga stelo • stelo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • infraruĝa fonto
Speco Ruĝa supergiganto
Aliaj nomoj Scheat, Seat Alpheras, Menkib, 53 Peg, HD 217906, HIP 113881, SAO 90981
Situo
Konstelacio Pegazo
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
23h 03m 46,45s
28° 04′ 58,04″
J2000.0
Distanco el sunsistemo 199 ± 9 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Radiuso 95 sunradiusoj
Maso 6 sunmasoj
Lumeco 1500 sunlumecoj
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo Averaĝe 3700 K
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo -1,49
Videbla magnitudo 2,42
Paralakso 16,37 ± 0,72 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
187,76 mas/j
137,61 mas/j
Radia rapido 7,99 km/s
vdr

Beto Pegaza (latine Beta Pegasi, β Peg laŭ la nomaro de Bayer) estas hela giganto kaj ruĝa supergiganto en la konstelacio Pegazo. Ĝi ankaŭ tradicie nomatas Scheat, el araba vorto kiu signifas tibio, verŝajne pro ĝia situo kadre de iu antikva stelfiguro kiu ne plu konatas. Ĝi ankaŭ nomatas Sheat AlpherasSeat Alpheras (Alpheras venas el la araba Al Faras, kiu signifas "la ĉevalo") kaj Menkib (el la araba Mankib al Faras, kiu signifas "ŝultro de la ĉevalo"). Tiuj ĉi lastaj nomoj klare rilatas al la mitologia ĉevalo Pegazo per kiu oni nun bildigas la konstelacion.

Beto Pegaza havas videblan magnitudon 2,42, kaj pro tio malmulte malpli helas ol Epsilono Pegaza (ε Pegaza), kiu havas magnitudon 2,40 kaj estas la plej hela stelo en Pegazo. Ambaŭ steloj apartenas la stelaron Kvadrato de Pegazo, unu el la plej facile rekoneblaj en la norda duonsfero de Tero, pro tio, ke ĝi konsistas el kvar steloj havantaj duan magnitudon kaj enhavas neniun kroman helan stelon en la areo de la kvadrato. La du ceteraj steloj, kiuj konsistigas la stelaron, estas Gamo Pegaza (γ Peg) kaj Alfo Andromeda (α And).