Betonbloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konstruado de loĝejo per betonblokoj
Apartiga muro kaj U-formaj ligblokoj
Betonbloko uzata por regi la parkadon; rimarkindaj estas la surgrundaj blankaj linioj

La betonblokofabrikita betonbloko estas muldita masonelemento.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La betonbloko estas mulditaĵo kun kava paralelepipeda formo. Estas pli ol 150 malsamaj referencoj de betonbloko, laŭ formo kaj laŭ konsisto... Inter la konstrumaterialoj, ĝi prezentas la plej bonan kvocienton kvalito/prezo. Ĝi estas la materialo, kun la plej bona termika inercio pro sia maso, post la tajlita ŝtono. Asociita al rompantoj de termikaj pontoj kaj al la tradicia gipsado, la betonbloko necesigas (internan aŭ eksteran) izolaĵon. Ĝi konsistas el 87% da rokeroj (ŝtonoj, gruzo, sablo) eltirataj el lokaj minoj, el 7% da cemento (kalko kaj argilo) kaj el 6% da akvo. Notinde, nur la cemento necesigas kuiron, la bloko estas malvarme muldita, kaj pro tio la energio necesa por ĝia fabrikado estas la plej malmulta kompare al ĉiuj konstrumaterialoj. Ĝi estas tute recikligebla ĉar ĝis estas 100% minerala.

Ĝia strukturo povas esti kava aŭ plena laŭ sia rezistoklaso. Ju pli peza estos la subportebla ŝarĝo, des pli alta devos esti ĝia rezistoklaso kaj des pli peza ĝi estos.

La rezistoklasoj estas :

  • B40 : Rezisto al 40 baroj, t.e. 4 MPa
  • B60 : Rezisto al 60 baroj, t.e.6 MPa
  • B80 : Rezisto al 80 baroj, t.e. 8 MPa
  • B120 : Rezisto al 120 baroj, t.e. 12 MPa
  • B160 : Rezisto al 160 baroj, t.e. 16 MPa

Kun regula formo, rezistega, malmulte kosta, la betonbloko estas la ĉefa elemento de la eksteraj muroj de la freŝdataj konstruaĵoj. Ĝi povas esti uzata sola, aparte por la konstruado de hangaroj, de barmuroj. Sed ĝenerale pro estetikaj kaj izolaj kialoj, oni kovras ĝin per kolora ŝmiraĵo (stuko) el alia materialo. Tamen estas koloraj betonblokoj, kiuj povas resti videblaj, aparte en la nordo de Francio.

Ankoraŭ ekzistas blokoj konsistantaj el terakoto el pajlargila mortero, sed ilia uzo estas multe pli malofta, kaj limigita al iuj apartaj regionoj. La lastgeneraciaj de betonblokoj konsistas el pumiko aŭ el ekspansiita skisto, tiuj rokeroj multe plibonigas la izolvaloron kompare al la kutimaj rokeroj.

La blokoj estas metataj unu super la alia laŭ sinsekvaj vicoj, kiujn oni juntas inter si kutime per maldika tavolo de mortero (1,5 cm).

La kutimaj dimensioj estas 20 cm laŭ alteco, 50 cm laŭ longeco, ilia dikeco varias. La plej kutimaj dikecoj estas 5 cm (ĉirkaŭplanko), 10 cm, 15 cm (apartiga portmuro), aŭ 20 cm (190 mm) (ekstera portmuro).

La termika kondukteco de betonbloko valoras 0,9 W/m.K. La koeficiento R estas do :

  • Por 5 cm-a dikeco : R=0,05 kvm.K/W
  • Por 10 cm-a dikeco : R=0,11 kvm.K/W
  • Por 15 cm-a dikeco : R=0,16 kvm.K/W
  • Por 20 cm-a dikeco : R=0,22 kvm.K/W
  • Por 22 cm-a dikeco : R=0,25 kvm.K/W

La normo RT2005 por la eksteraj muroj necesigas R inter 2,5 kaj 2,7 kvm..K/W. (post izolado)

Ekzistas pluraj tipoj de betonbloko :

  • la kutimaj kavaj betonblokoj
  • la plenaj betonblokoj (uzataj precipe por infrastrukturo kaj fajrobarado)
  • la angulaj betonblokoj (por vertikalaj ligadoj)
  • la U-formaj betonblokoj (por horizontalaj ligadoj kaj por linteloj)
  • la lastgeneraciaj etjuntaj betonblokoj : tiuj ne plu necesigas trulon kaj betonmiksilon sed nur glumorteron.
  • la skistaj kaj pumikaj betonblokoj, ekmerkatiĝas. Bazitaj sur la sama principo kiel la betonbloko, ili havas multajn avantaĝojn (pli malpezaj, pli izolaj)

Fabrikado de betonblokoj[redakti | redakti fonton]

Blokfabrikoj[redakti | redakti fonton]

La blokfabrikoj enhavas betonfarejon, fiksajn kaj vibrajn premmaŝinojn: fortaj vibroj ebligas redukti la cementkvanton, konservante la samajn kvalitojn. La blokoj estas poste metataj en stufujon dum 24 ĝis 48 horoj, kie ili sekiĝas kaj nature solidiĝas, sen ajna aldono. Fine de tiu sekigprocezo, ili estas pretaj por liverado al la konstruejoj kaj ne necesigas pakadon.

Ellasmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

Malpli industrie, ellasmaŝinoj povas esti uzataj por la fabrikado de blokoj el ĉiuj tipoj. Iuj maŝinoj ankaŭ ebligas la fabrikadon de sinblokaj pavimeroj, klaŭstroj, borderaĵoj aŭ stratdefluejoj. Ili estas moveblaj premmaŝinoj, kiuj ellasas surgrunden blokojn laŭ vicoj el 3 ĝis 10, laŭ la dimensioj de la blokoj kaj la maŝinkapacito. Tiu maŝintipo, manaduonaŭtomata, povas esti uzata en la evolulandoj, pro sia relative malalta kosto, sia limigita spacobezono, kiu ebligas movi ĝin sur la konstruadloko, kaj precipe pro la kvalito de la finita betonbloko, kompare al la simplaj cementblokoj, bazitaj sur mortero kaj ne sur betono.

Manaj muldiloj[redakti | redakti fonton]

Alia neindustria metodo por la fabrikado de la blokoj aŭ pavimeroj konsistas el la uzo de manaj muldiloj; la materialo, betono aŭ mortero, estas demetata surgrunden per turno de la muldilo. Tiu metodo, kompreneble, estas multe pli teda, kaj la rendimento multe malpli alta. Plie la kvalito de la produktoj estas malpli bona, kompare al la ellasmaŝinoj, kiuj kapablas fabriki regulajn kaj pli bone kompaktigitaj blokoj. Tiu metodo povas esti plibonigita per la uzo de vibrotablo.

Komparado de la produktadoj[redakti | redakti fonton]

Fiksa premilo kapablas produkti meze 5 ĝis 10000 blokojn tage, kiam la produkto per ellasmaŝinoj varias inter 1 000 ĝis 3 500 blokoj per la manaj, kaj inter 3 000 ĝis 8 000 blokoj per la duonaŭtomataj.

Starigo[redakti | redakti fonton]

La necesaj iloj por starigi muron el betonblokoj estas :

Rimarko[redakti | redakti fonton]

Por regi la aŭtan iradon kaj parkadon, grandegaj betonblokoj estas kelkfoje uzataj solaj. Ilia grandeco povas atingi unu kuban metron. Ili baras la iradon aŭ la parkadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Portalo pri arkitekturo Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri arkitekturo
Portalo pri Konstruado Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Konstruado