Bette Midler
Aspekto
Bette MIDLER /bɛt ˈmɪdlər/ bet MID-lər (naskita la 1-an de decembro 1945 en Honolulu, Havajo) estas usona kantistino, aktorino, komikistino kaj aŭtoro, kiu estis unu el la plej sukcesaj distristinoj en Usono ekde la fruaj 1970-aj jaroj. [1] [2] Ŝi vendis pli ol 35 milionojn da diskoj tutmonde kaj ricevis preskaŭ ĉiun gravan premion en la usona spektakla industrio, inkluzive de tri Grammy-premioj, kvar Oraj Globoj, tri Premioj Emmy kaj du Tony-premioj. Laŭ BBC, ŝi estas unu el la plej sukcesaj artistoj de ĉiuj tempoj. [3][4][5]
Ŝiaj plej sukcesaj kantoj estas "The Rose" (1980), "From a Distance " (1990), kaj ŝia sola numero-unua sukceso en Usono, "The Wind Beneath My Wings".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Inside the Actors Studio, 2004
- ↑ Bette Midler Biography (1945–). Film Reference. Alirita December 10, 2013 . Source notes: "Born December 1, 1945, in Paterson, NJ (some sources cite Honolulu, HI or Aiea, HI); raised in Aiea, HI".
- ↑ Viagas, Robert (January 10, 2017). "Bette Midler's Hot-Ticket Hello, Dolly! Adds Two Performances". Playbill.
- ↑ Ale Russian, "Hello, Bette! See the First Photo of Bette Midler in Hello, Dolly! Broadway Revival," People, March 14, 2017.
- ↑ Kaitlin Fontana, "Here's Your First Look at Bette Midler in Hello, Dolly!," Vulture, March 15, 2017.

