Bettens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bettens
Blazono de Bettens
Blazono de Bettens
Blazono de Bettens
Preĝejo de Bettens
Preĝejo de Bettens
Preĝejo de Bettens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 534028 / 164206 (mapo)46.6258333333336.5772222222222Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 35′ O; CH1903: 534028 / 164206 (mapo)
Nombro de loĝantoj 401
Areo 3,75 km²
Alteco 584 m super marnivelo
Poŝtkodo 1042
Komunumkodo 5471
Mapo de Bettens
Mapo de Bettens
Situa mapo de Bettens
vdr

Bettens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 401 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettens situas en nordoriento de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando. En sudoriento de la komunumo etendiĝas naturprotekta regiono kun la Lago Coffy. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bettens kaj la setlejoj Paradis kaj La Vernaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,75 km², de kiuj 13,3% estas kovritaj de arbaro, 73,9% servas por agrikulturo kaj 12,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettens limas en nordo al Oulens-sous-Echallens, en nordoriento al Saint-Barthélemy, en oriento al Bioley-Orjulaz, en sudoriento al Boussens, en sudo al Bournens, kaj en okcidento al Daillens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bettens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 134 de Chavornay al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu tuŝas en okcidento la komunuman teritorion, estas La Sarraz situanta 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio de Echallens al Chavornay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bettens datiĝas el la jaro 1141 kiel Betanis. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj ŝtonpladaj tomboj el la epoko de la burgonja reĝolando. En la jar 1145 estis menciita priorejo de la rifuĝejo Granda Sankt-Bernardo, kies bienoj estis mondigitaj dum la reformacio en la jaro 1536. Dum mezepoko Bettens apartenis al la nobela familio de Bettens kaj estis submetita al la Senjorujo Cossonay. En la 16-a jarcento la senjorujon estis dividita. Parton ricevis la berna familio Mannlich, kiu konstruis la kastelon, kiu hodiaŭ estas privata havaĵo. Post la morto de Georges Mannlich en la jaro 1751 Bettens fariĝis havaĵo de la familioj de Saussure kaj Mercier. Sub la berna regado la senjorujo apartenis al la Subvoktejo Daillens de la Voktejo Modon. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Echallens kaj en la jaro 1803 al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]