Bettina Baltschev
Bettina BALTSCHEV (naskiĝinta en 1973 je Berlino) estas germana ina verkisto, publicisto kaj ĵurnalisto. En 2021 estis aljuĝita al ŝi la renomita Seume-literaturpremio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post pasigo de la junulaj jaroj en Erfurto ŝi translokiĝis en la 1990-a jaro Amsterdamon. Poste studis ŝi ĉe la universitatoj de Lepsiko kaj Groningen kultursciencojn, ĵurnalistikon kaj filozofion. Magistriĝa faklaboraĵo de ŝi temis pri la kulturfilozofo Johan Huizinga. Sekvis deĵoro i.a. por la Berlina Internacia Literaturfestivalo kaj - afergvidante - por Fondaĵo Kurt Wolff en Lepsiko.[1]
Baltschev estas verkistino kaj redaktoro por MDR kaj literaturkritikisto ĉe diversaj radifoniaj kanaloj de ARD respektive Deutschlandfunk. En 2021 ŝi afergvidantis por la Saksa Literaturkonsilio.[2] Konatas en tuta Germanujo ŝiaj moderigoj de laŭtlegadoj kaj podiaj fakdiskutoj; Baltschev ankaŭ prezentadis la nederlandan-flandran libropodkaston Kopje Koffie.[3] Por la oficiala gastado de Nederlando kaj Flandrujo ĉe la Lepsika librofoiro de 2024 ŝi nomumiĝis kuratoro.[4] Baltschev ankaŭ membras ĉe PEN Berlin.[5]
Ŝia faklibro Hölle und Paradies. Amsterdam, Querido und die deutsche Exilliteratur rakontas la historion de grava germana eksila eldonejo Querido/Landshoff kiu eldonis inter 1933 kaj 1940 pli ol cent librojn de germanlingvaj eksilitaj aŭtoroj, i.a. de Klaus Mann, Joseph Roth kaj Irmgard Keun. Ĝi en septembro 2016 figuris sur furorlibra listaro de la gazeto Süddeutsche Zeitung.
Kiam la ĵurianoj de Seume-societo honoris ŝin per la Seume-literaturpremio, ili ne kaŝis sian ĝojon ke motivo de marbordo preniĝis por esprimi ideojn pri kulturo kaj socio.[6] La sama libro kandidatis en printempo 2022 por Deutscher Sachbuchpreis.[7]
Vivas Baltschev aŭ Lepsike aŭ Amsterdame.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Am Rande der Glückseligkeit. Über den Strand. Berenberg Verlag, Berlin 2021, ISBN 978-3-946334-85-9.
- Amsterdam – Lieblingsorte. Insel Verlag, Berlin 2019, ISBN 978-3-458-36365-1.
- Hölle und Paradies. Amsterdam, Querido und die deutsche Exilliteratur. Berenberg Verlag, Berlin 2016, ISBN 978-3-946334-08-8.[8]
- Erfurt! Der Kinderstadtführer. Seume Verlag, Saarbrücken 2013, ISBN 978-3-9814045-3-1.
- Last Exit Schkeuditz West. Vom wahren Leben im Regionalexpress. Herder Verlag, Freiburg 2010, ISBN 978-3-451-30367-8.
- Ein Jahr in Amsterdam. Reise in den Alltag. Herder Verlag, Freiburg 2008, ISBN 978-3-451-06002-1.
- Die rote Burg – Das Rundfunkgelände an der Nalepastraße, Peperoni Books, Berlin 2007, ISBN 978-3-9809677-3-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Bettina Baltschev en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB
- "Am Rande der Glückseligkeit am Strand" - ĉe: DLF
- recenzo de Am Rande der Glückseligkeit am Strand *intervjuo ĉe HR 2
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Bettina Baltschev und Anja Kösler werden neue Geschäftsführerinnen des Säĉsischen Literaturrates" - ĉe: buchmarkt.de, 29.9.2020
- ↑ https://www.saeĉsischer-literaturrat.de/uber-uns/geschaftsstelle
- ↑ https://kopje-koffie.podigee.io/
- ↑ "Leipziger Buchmesse 2024: Literatur aus den Niederlanden & Flandern"
- ↑ membrolisto
- ↑ Vor dem Leser werden soziale und kulturelle Themen ausgebreitet, über die (unsere) Strandkultur wird reflektierend nachgedacht, denn ein Leben ohne unsere Inbesitznahme von Stränden ist nicht mehr vorstellbar. Dieser Blick auf die Strände ist aus Sicht der Jury überraschend, neu und gewinnt erstaunlich an Dimension, da die Autorin, ganz im Sinne Seumes, in ihren Betrachtungen, Ländergrenzen überschreitet. ("Der Seume-Literaturpreis 2021 geht an Bettina Baltschev und ihr Buĉ 'Am Rande der Glückseligkeit'" Arkivigite je 2021-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Deutscher Sachbuchpreis 2022
- ↑ etprezento