Bettina von Arnim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bettina VON ARNIM [betina fon anim], origine: Elisabeth Catharina Ludovica Magdalene BRENTANO (naskiĝis la 4an de aprilo 1785 en Frankfurt am Main, mortis la 20an de januaro 1859 en Berlino) estis germana verkistino.

Ŝi estis la fratino de Clemens Brentano kaj la edzino de Achim von Arnim. Kiel tiutempe multaj tre talentaj virinoj ŝi daŭre staris en la ombro de sia edzo. Nur post ties morto en la jaro 1831 ŝi, kiu ankaŭ estis patrino de sep idoj, regule verkis kaj publikigis, ofte verkojn kun politika/socikritika enhavo.

Listo de verkoj

  • Briefwechsel mit einem Kinde (1835, korespondaĵoj kun Goethe)
  • Die Günderode (1840)
  • Dies Buch gehört dem König (1843)
  • Clemens Brentanos Frühlingskranz (1844)
  • An die aufgelöste Preussische Nationalversammlung (1849)