Bettino Craxi
Bettino Craxi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de la Itala Respubliko | |||||
Persona informo | |||||
Bettino Craxi | |||||
Naskiĝo | la 24-an de februaro 1934 en ![]() | ||||
Morto | la 19-an de januaro 2000 en ![]() | ||||
Mortis pro | diabeto [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | itala • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Milano • University of Urbino [#] | ||||
Partio | Itala Socialisma Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Vittorio Craxi [#] | ||||
Amkunulo | Sandra Milo [#] | ||||
Infanoj | Stefania Craxi • Bobo Craxi [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo [#] | ||||
| |||||
Prezidanto de la Ministraro (Italio) | |||||
Dum | 4-a de aŭgusto 1983 – 17-a de aprilo 1987 | ||||
Antaŭulo | Amintore Fanfani | ||||
Sekvanto | Amintore Fanfani | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benedetto CRAXI, nomita Bettino (naskiĝis la 24-an de februaro 1934 en Milano, mortis la 19-an de januaro 2000 en Hammamet) estis itala politikisto. Li estis ankaŭ la sekretario de la Itala Socialisma Partio de 1976 ĝis 1993.
Li estis unu el la plej signifaj, sed ankaŭ unu el la plej malsame konsiderataj politikistoj de la itala respubliko. De 1983 al 1987 li estis prezidanto de la ministraro (proksimume: ĉefministro) en du sinsekvaj registaroj, subtenataj de la "Kvinpartiaro" (itale: Pentapartito).