Betty Glamann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Glamann
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1923 (1923-05-21)
en Kansaso
Morto 3-an de septembro 1990 (1990-09-03) (67-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Betty GLAMANN (naskiĝis la 21-an de majo 1923 en Wellington, Kansaso) estas usona ĵaz-harpistino. Ŝi ludis kun Kenny Dorham, Duke Ellington kaj Oscar Pettiford.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Betty Glamann ludis ekde sia deka vivojaro harpon, lernis ĉe konservatorio kaj laboris tri jarojn en la simfoniorkestro je Baltimore. Ŝi muzikis en 1948 je Spike Jones, fondis en 1954 la kvinopon Smith-Glamann-Quintet, ludis en 1955 dumtempe ĉe Duke Ellington kaj ĉe Marian McPartland kaj poste ekde 1957 ĝis 1958 kun Oscar Pettiford. Kun la bando de Kenny Dorham ŝi sonregistris la albumon Jazz Contrasts. 1958 ŝi kunlaboris je la sonregistraĵoj de Michel Legrand kun Miles Davis kaj John Coltrane, sed ankaŭ je disko de Eddie Costa, kaj ludis en 1960 kun la Modern Jazz Quartet.[1] Krome ekestis albumo Swinging on a Harp je propra nomo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Duke Ellington: A Drum Is A Woman (Columbia, 1957)
  • Bill Evans & Eddie Costa: Complete Quartet Recordings (Lone Hill Jazz, 1958)
  • Kenny Dorham: Jazz Contrasts (Prestige/OJC,1957)
  • Michel Legrand: Legrand Jazz (Phillips, 1958) * Modern Jazz Quartet: MJQ 40 (Atlantic, 1952-88)
  • Oscar Pettiford: Deep Passion (Impulse!, 1956-57)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glamann kunlaboris je la sonregistrado de la titolo Exposure la 15-an de januaro 1960. La kunsidon estris Gunther Schuller; unue aperinta sub la titolo Third Stream Music