Bezboĵnik
Aspekto
| Bezboĵnik | ||
|---|---|---|
| periodaĵo | ||
| Komenco | 21-a de decembro 1922 vd | |
| Fino | 1941 vd | |
| Antaŭe | Q21153014 vd | |
| Sidejo | Moskvo | |
Bezboĵnik estis la nomo de du gazetoj en Sovetunio, nome la jenaj:
- Bezboĵnik (semajna ĵurnalo). Bezboĵnik (ruse – “Безбо́жник”, laŭlitere – Sendiulo) – la ĉefa sovetia periodaĵo kun ateisma enhavo, kiu aperadis en USSR inter 1922 kaj 1941 (kun interrompo en 1935-38). Ĝi estis presporgano de la Centra Konsilio de Unuiĝo de la Batalantaj Sendiuloj. La ĉefredaktoro estis Jemeljan Jaroslavskij (Minej Gubelman), krom li, tie artikolis I. Skvorcov-Stepanov, N. Semaŝko ka. famaj bolŝevistoj-teoriuloj. La redakcio eldonadis ankaŭ aliajn ateismajn eldonojn, kiel “Sendia krokodilo” (Безбожный крокодил), 1924-25, “Sendiulo ĉe ilmaŝino” (Безбожник у станка), 1923-32. La nomo de la gazeto estis elektita pro tio, ke la vorto “ateisto” estis konata nur por pli kleraj legantoj, sed la gazeton devis legi ankaŭ la plej needukitaj amasoj. Krome, la vorto “sendiulo” sonis tiutempe iom aŭdace, provoke – popole ĝi estis foje insulta vorto. Do, la 21.12.1922 aperis la unua numero kun eldonkvanto 15 mil. En la 1924 la eldonkvanto estis jam 50 mil ekzemplerojn, kaj en 1932 – 500 mil!
- Bezboĵnik (monata revuo). Bezboĵnik (ruse – Безбожник, Sendiulo) — ilustrita revuo, organo de la Centra Konsilio kaj de Moskva Regiona Konsilio de Unuiĝo de la Batalantaj Sendiuloj. La revuo estis eldonata en Moskvo ekde 1925 ĝis 1941 (inter 1926 kaj 1932 – dufoje monate). En 1925-32 la ĉefredaktoro estis Jemeljan Jaroslavcev (M. Gubelman), poste – F. Putincev. La revuo estis direktita al amaso de laboristaj legantoj. Ĝi publikigis artikolojn, eseojn, beletraĵojn. Ĝi kritikis religiojn de la marksisma vidpunkto. Krome, la revuo prezentis la sperton de laboro de lokaj organizoj de la Unuiĝo de la Batalantaj Sendiuloj. En ĝi aperadis karikaturoj de la famaj desegnistoj N. Denisovskij, M. Ĉeremniĥ, K. Moor ka. La eldonkvanto de la revuo atingadis 200 mil ekzemplerojn.

