Bhasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bhāsa)
Bhasa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 200 (0200-01-01)
Morto 1-an de januaro 300 (0300-01-01) (100-jaraĝa)
Lingvoj sanskrito vd
Ŝtataneco Kuŝana imperio vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto vd
Aktiva dum 2-a jarcento–3-a jarcento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bhāsa estas unu el la plej fruaj kaj plej celebrataj hindiaj dramaturgoj en Sanskrito, antaŭ Kalidasa. Liaj teatraĵoj estis perditaj dum jarcentoj ĝis manuskriptoj estis remalkovritaj komence de la 20-a jarcento. Bhāsa estis antaŭe konataj nur el mencioj en aliaj verkoj, kiel la "Kavyamimamsa" pri poezio el 880–920. En "Kavjamimamsa", Rajaŝeĥara atribuas la teatraĵon Sŭapnavasavadattam al Bhāsa.

En la enkonduko al sia unua teatraĵo Malavikagnimitram, Kālidāsa verkis: "Ĉu ni povas forgesi la verkojn de elstaraj verkistoj kiel Bhāsa, Saumilla, kaj Kaviputra? Ĉu povas la publiko senti respekton por la verko de moderna poeto, Kālidāsa?"[1]

UrubhangaUrubhangam, (en nagario: ऊरुभङ्गम्), (tradukebla al: La rompo de la femuroj) estas teatraĵo en Sanskrito verkita de Bhasa en la 2-a aŭ 3-a jarcento.[2] Bazita sur la bone konata eposo, la Mahabarato, de Vjaso, "Urubhanga" fokusas al la historio de la rolulo Durjodano dum kaj post lia lukto kontraŭ Bhima. Kvankam "Urubhanga" enhavas la saman kernan historion kiel en Mahabarato, la ŝanĝo de kelkaj aspektoj fare de Bhasa rezultis en diferenca prezentado de la historio.[3] La plej rimarkinda el tiuj ŝanĝoj estas la portreto fare de Bhasa de Durjodano, kiu, en la Mahabarato, aperas kiel maliculo, sed en "Urubhanga" ricevas pliajn humanajn kvalitojn.[4]

Madĝamavĝaĝoga fokusas al la nomkonfuzo inter la mezfilo de la pastro Keŝav Das kaj la mez-Pandava princo Bimo. Ankaŭ la kunigo de Bimo kaj Gatotkaĉo kiel patro kaj filo okazas simile. Kvankam la roluloj en tiu rakonto devenas el la Mahabarato, tiu partikulara afero estas nur produkto de Bhasa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. R. Devadhar (1966) "Malavikagnimitram of Kalidasa", p.3
  2. Khan A.R. "Productions - Urubhangam." Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Centre for Asian Theatre. 2004. CAT. 13a de Julio 2008
  3. G.K. Bhat, Two Plays of Tragic Design and Tragic Intent. Mumbajo, Barato. Popular Prakasha Pvt Ltd. 1974. p. 70
  4. Bhat, p. 72

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thirteen Trivandrum plays ascribed to Bhāsa (2 Vol), tradukita de H.C.Woolner, Lakshman Sarup, 193
  • Māni Mādhava Chākyār (1975), Nātyakalpadruma, Kerala Kalamandalam, Vallathol Nagar
  • Dharwadker, Aparna Bhargava (2005). Theatres of independence: drama, theory, and urban performance in India since 1947. University of Iowa Press. ISBN 0-87745-961-4.
  • Encyclopaedia of Indian Theatre: Bhasa, de Biswajit Sinha, Ashok Kumar Choudhury. Raj Publications, 2000. ISBN 81-86208-11-9.