Bhopalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bhopal)
Jump to navigation Jump to search
Bhopalo
Taj Mahal, Bhopal.JPG

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 426001 [+]
Retpaĝaro www.bhopal.in [+]
Demografio
Loĝantaro 1 883 381  (2011) [+]
Loĝdenso 2 746 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 15′ N, 77° 25′ O23.2577.416666666667Koordinatoj: 23° 15′ N, 77° 25′ O [+]
Alto 527 m [+]
Areo 685,88 km² (68 588 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Bhopalo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bhopal [+]
v  d  r
Information icon.svg

Bhopalo (भोपाल) estas milionurbo, ĉefurbo de barata ŝtato Madhja-Pradeŝo kaj la administra centro de la distrikto Bhopalo en centra Barato. Bhopalo estas la dua plej granda urbo en Madhja-Pradeŝo post la urbo Indaur. Oni nomas Bhopalon "urbo de lagoj" pro la multaj lagoj tie. Ĝi estas urbo kun prestiĝa historio, eksĉefurbo de reĝlando kaj kultura centro de urdua poezio, el kiu restas multaj vidindaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke la Reĝo 'Bhoj' [bhoĝ] (1000-1055 KE) de la dinasto Paramara fondis la urbon Bhopalo. Orginale la ĉefurbo nomiĝis 'Bhojpalo' pro la Reĝo 'Bhoj'.

Bhopalo estis la plej granda islama provinco en antaŭ-sendependa Barato. Kvar reĝinoj regis Bhopalon de 1819 al 1926.

Bhopalo estis inter la plej lastaj reĝaj provincoj kiuj iĝis parto de sendependa Barato. Kvankam, Barato sendependiĝis en Aŭgusto 1947, la reĝo de bhopalo cedis al la barata registaro nur je la 1a de majo 1949. Bhopalo integriĝis en la gubernio Madhja-Pradeŝo kaj iĝis ĝia ĉefurbo.

La urbo iĝis fifama pro la plej grava industria kemia katastrofo en la mondo: la Bhopala tragedio kaŭzis la morto de kelkaj miloj da homoj inter la nokto de 2-a kaj 3-a de decembro 1984.

Patrimonio[redakti | redakti fonton]

La patrimonio de la urbo ĉefe estas trovebla kun la moskeoj : Jama Masjid (1837), Moti Masjid (ĉirkaŭ 1860), Taj-ul Masjid (ĉirkaŭ 1880).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Dow Chemical - Union Carbide - Seveso