Debre Zejit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biŝoftu)
Debre Zejit
urbo • distrikto de Etiopio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 928  (2007) [+]
Loĝdenso 714 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 45′ N, 38° 59′ O (mapo)8.7538.983333333333Koordinatoj: 8° 45′ N, 38° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 920 m [+]
Areo 140 km² (14 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Debre Zejit (Etiopio)
Debre Zejit (Etiopio)
DEC
Debre Zejit
Debre Zejit
Situo de Debre Zejit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Debre Zeyit [+]
vdr

Debre Zejit - ankaŭ latinliterigata Debre Zeyit kaj Debre Zeit, amhare ደብረ ዘይት - estas urbo de Etiopio. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj ĝi loke oficiale nomatas laŭ ĝia oroma nomo, Bishoftu respektive Biŝoftu. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 73 372 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 131 159 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Debre Zejit apartenas al la etiopia regiono Oromio.

La urbo situas sud-oriente de Adis-Abebo flanke de la fervoja linio al Ĝibutio, kaj estas feria urbo ĉirkaŭata de kvin lagoj en eksaj vulkanoj: la lagoj Biŝoftu, Hora, Biŝoftu Guda, Koriftu kaj Ĉalaklaka (kutime seka loko, kiu unu unufoje jare iĝas lago). Krome proksime de la urbo situas la vulkano Zuqualla kaj du akvobaraĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]