Biały Bór
| Biały Bór | ||
| germane: Baldenburg | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbeto • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio | ||
|---|---|---|
| Genitivo de la nomo | Białego Boru | |
| Provinco | Okcidenta Pomerio | |
| Distrikto | Distrikto Szczecinecki | |
| Komunumo | Komunumo Biały Bór | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Fondita en | 13-a jarcento | |
| Urborajtoj | 1382 | |
| Koordinatoj | 53° 54′ N, 16° 50′ O (mapo)53.89861111111116.837777777778Koordinatoj: 53° 54′ N, 16° 50′ O (mapo) | |
| Areo | 12,76 km² | |
| Loĝantaro | 2137 (en 2004) | |
| Loĝdenso | 167,5 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 78-425 | |
| Telefona antaŭkodo | 94 | |
| Aŭtokodo | ZSZ | |
| TERYT | 4324415034 | |
| Estro | Franciszek Lech Kwaśniewski | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | ul. Żymierskiego 10 | |
| Poŝtkodo de estraro | 78-425 | |
| Komunuma retejo | http://www.bialybor.netbiz.pl/ | |
Biały Bór (germane: Baldenburg, aliaj nomoj en la Mezepoko: Baldenburg 1395, Balle 1550, Ballen 1578, Balde 1575 (1579), Białobork 1655, Białembork 1880) - estas urbeto en Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Szczecinecki.


Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova skriba mencio pri la loĝloko devenas el la fino de la 13-a jarcento kaj informas ke la duko de Gdansko en Pomerio Mściwoj la 2-a (nomata ankaŭ Mestwin la 2-a) fondis tie kristanan parokejon. La lokigan dokumenton la urbeto Baldenburg ricevis de la manoj de Alta Majstro de la Teŭtona Ordeno Konrad Zöllner von Rotenstein. La plej malnovaj mencioj pri la blazono de Baldenburg aperis jam en la jaro 1394. Ĝi prezentas orharan virinon en la blua robo kun blanka antaŭtuko tenanta en la dekstra mano pilkon, kaj ĉio ĉirkaŭita per krono de la cervokornoj. Kruckavaliroj el la Teŭtona Ordeno donis al la urbo la nomon Baldenburg, kio estis ligita kun la unu el la unuaj komodoroj, kiu loĝis en la kastelo konstruita fare de la teŭtonaj kavaliroj. Post la Dua Pac-kontrakto en Toruno en la jaro 1466 en la limoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj oni paralele al la germana nomo Baldenburg ekuzis polan formon Białobork.
La forta disvolvo de la urbo en la 16-a jarcento estis ebla pro la ŝanĝo de la komerc-vojoj kiuj de tiam iris tra la urbo. En la jaro 1772 sekve de la unua dispartigo de Pollando-Litovio la urbo eniris la germanan regnon Reĝlando Prusio, kaj en 1871 kun multaj aliaj urboj unuiĝis al la Germana Regno. Oni konstruis tie la preĝejon, kaj de la jaro 1878 funkcias la fervojo kun la apudaj urboj. Dum la Unua Mondmilito la regiono de Człuchów ne estis detruita ĉar tie ne okazis la militaj operacoj. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko laŭ decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco efektiviĝis la forpelo de la germana loĝantaro kaj anstataŭigo de ĝi per poloj de centra kaj orienta Pollando oriente de la Curzon-linio. Hodiaŭ Biały Bór estas unu el la plej grandaj centroj de la malplimulto de ukrainoj en Pollando.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Piotr Baran, Biały Bór na szlaku kultur, Kwidzyn: Vega Studio, 2010.
- Marlena Galary, Kazimierz Ratajczak, Miasto i Gmina Biały Bór, Poznano: ARP Promocja 21, 2007.
- Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysława Walewski, Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 1, Varsovio: Nakładem Władysława Walewskiego, 1880.




