Biatlono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeremy Teela dum la 19-a Vintra Olimpiko en Salt Lake City

BiatlonoDuatlono estas sporta disciplino. (lat. bi - du, gr. áthlon - matĉo, premio). Ĝi kunigas du sportajn disciplinojn: skikuradon kaj pafadon. Dum skikurado je difinita distanco (ekde 7,5 ĝis 20 km) gesportistoj pafas 2 aŭ 4 foje en pafejo aŭ starante aŭ kuŝante. Oni povas doni ĉiufoje 5 pafojn. Ekzistas ankaŭ somera versio de biatlono.

Biatlono estas populara sporto en Germanio, Rusio, Italio kaj parto de Skandinavio.