Biberstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biberstein
Blazono de Biberstein
Kastelo Biberstein
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47°24′55″N 8°5′0″O  /  47.41528°N, 8.08333°O / 47.41528; 8.08333 (Biberstein)Koordinatoj: 47°24′55″N 8°5′0″O  /  47.41528°N, 8.08333°O / 47.41528; 8.08333 (Biberstein)
Nombro de enloĝantoj 1353
Areo 4,10 km²
Alteco 391 m super marnivelo
Poŝtkodo 5023
Komunumkodo 4002
Mapo de Biberstein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Biberstein estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1353 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Biberstein situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro, 2 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Araŭo.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 4,10 km², de kiuj 2,08 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,41 km² de konstruaĵoj. La plej malalta punkto situas ĉe la bordo de la rivero Aro je alteco de 360 m s.m. kaj la plej alta punkto je alteco de 768 m s.m..

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Biberstein limas en nordo al Thalheim, en oriento al Auenstein kaj Rupperswil, en sudo al Rohr, kaj en okcidento al Küttigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Biberstein situas flanke de la gravaj trafikvojoj, kiuj pasas aliflanke de la rivero Aro. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al la kantonĉefurbo Araŭo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Biberstein datiĝas el la jaro 1280 jam en ĝia nuna skribmaniero.

En la vilaĝoparto Hueb arkeologoj malkovris alemanajn tombojn el la 6-a jarcento. La vialĝo estiĝis en la 13-a jarcento ĉirkaŭ la samnoma kastelo, kies konstruistoj estas nekonataj.

De 1319 ĝis 1535 Biberstein estis nomita urbo, kvankam ĝi posedis nek urbajn nek merkatajn rajtojn, sed ĝi disponis pri ringa urbomuro ĝis la jaro 1399. En la jaro 1335 la tiamaj mastroj la Habsburgoj vendis la kastelon kaj la "urbon" al la komandisto Rudolf von Büttikon, kiu tie kreis johanitan komandejon. Dum la Ŝvaba Milito la trupoj de Berno okupis la vilaĝon, kiu poste ankaŭ formale estis vendita al ili en la jaro 1535. Ĝi restis berna ĝis la Helveta Revolucio kiel ĉefloko kaj parto de la samnoma kamparvoktejo en la jaro 1798. Ek de tiam ĝi apartenas al la distrikto Araŭo de la Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]