Biblia kritiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biblia kritiko estas metoda studado pri la Biblio cele klarigi la biblian tekston, rilate al ĝia origino, evoluo, signifo, organizo, ktp. Ĝi estas akademia studo, kiu uzas akademiaj disciplinojn kaj sciencojn por interpreti la Biblion, malsame al tradicia interpretado, nomata Hermeneŭtiko, kiu estas branĉo de Teologio, dum Biblia kritiko estas branĉo de Filologio.

Precipe, Biblia kritiko kaj Hermeneŭtiko ne estas kontraŭaj, multaj eklezioj havas institutojn por Biblia kritiko kaj multaj religiuloj estas Bibliaj kritikantoj. Ili estas nur malsamaj vidpunktoj, dum Hermeneŭtiko celas klarigi religiajn signifojn de la Biblio, ĉar ĝi nepre agnoskas la Biblion kiel Dia vorto, Biblia kritiko rigardas la Biblion kiel teksto kaj objekto. Sed, kompreneble, ateistoj kaj nekredantoj, kiuj precipe neas dian devenon de Biblio, ne povas sin dediĉi al Hermeneŭtiko, sed nur al Biblia kritiko, sekve, kelkajfundamentalistoj ne bone rigardas Biblian kritikon.

Oni dividas la Biblian kritikon en "alta" kaj "malalta" kritiko. Alta Biblia kritiko studas la originojn, devenojn kaj historion de la Biblia teksto, kaj malalta Biblia kritiko celas nur stabli "korektan" tekston de la Biblio, la plej proksime eble al la originaloj. Ekzemple, alta Biblia kritiko studas babilonajn legendojn por kompreni la deveno de Biblia rakonto pri diluvo aŭ pri Edeno, dum malalta Biblia kritiko nur komparas la tekstoj pri tiuj rakontoj por identifiki kaj korektigis kopiajn erarojn.

Tipoj de Biblia ekzegezo

En la du ĝenerale fundamentaj sencoj: tiu laŭlitera kaj tiu figura-metafora aŭ iomete kaŝita (fakte “figura” devenas el retorikaj figuroj. Tiu laŭlitera estas tiu kiu legiĝas eksterlinie) emerĝas tiuj kvar:

  1. laŭlitera ekzegezo. Temas pri unua kaj precipa kaj fundamenta ekzegezo, sen kiu al aliaj fariĝas laŭvole kaj ne laŭenhave.
  2. alegoria
  3. anagogia
  4. morala.

La signifon de unuopa oni komprenu el tiu ekzemplo: Kiam oni legas la fabelon de la lupo kaj safido oni komprenas klare la laŭleteran rakonton; la morala signifo konsiderigas ke necesas militi por la malpli forta kaj protekti la agresiton; la alegoria identigas la lupon kun la krueluloj kaj perfortuloj; la anagogia sugestas ke la rakonto prezentas okazon por reaserti ke violento kaj rompo estos juĝataj kaj punataj de Dio.

Kelkaj problemoj de Biblia kritiko

Kleruloj scias ke en la Biblio estas sciencaj malveraĵoj (ekz. leporo estas kalkulita inter la remaĉuloj: Readmono 14, 7), memkontraŭdiroj (ekz. la inundego, aŭ diluvo, daŭris unu jaron laŭ unu aserto, du-tri monatojn laŭ alia: Genezo 8). Oni citis librojn kiuj perdiĝis, kiel la "Libro de la Justulo" ofte citita en la libroj de Samuel kaj "La libro de Reĝoj de Israel" citita ofte en la libro de Reĝoj, aŭ la "Epistolo al Laodiceanoj" kaj la "Libro de Enoch" cititiaj en Nova Testamento, alie neniu el la kanonaj libroj nun konataj estis citita de alia, ekcepte la Evangelio laŭ Luko citita en Agoj de la apostoloj.

Skoloj

Tiuj problemoj, kaj centoj da aliaj, kaŭzis kaj kaŭzas multajn kverelojn, ĉefe ĉar estas en Biblia kritiko tri skoloj, la fundamentalisma, la raciisma kaj la mezvoja.

Fundamentisma skolo

La fundamentisma skolo, agnoskas ke Biblio estas tute sendifekta Dia vorto. Al ili ununura fundamento de la kredo estas la Biblio laŭvorte interpretita. Dio uzis homojn por skribi la Biblian tekston, same kiel aferisto skribigas leteron per sekretariino, laŭ ŝatata imago de Atestantoj de Jehovo. Al ili ĉio, kion la Biblio diras, estas vera. Eĉ kiam temas pri sciencaj aferoj, ĝi estas mirinde preciza. Malprecizecoj kaj memkontraŭdiroj estas, do, simple misinterpretado de homoj. Tiu skolo agnoskas nur la malaltan Biblian kritikon, aŭ kontribuojn, kiuj konfirmas la Biblian tekston "klarigante" la homajn erarojn.

Raciisma skolo

La raciisma skolo deiras el la konstato, ke en la Biblio estas tro da sciencaj eraroj. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn riĉajn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la popolaj konceptoj, tute nesciencaj, de la antikva Oriento. La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. ktp. Al tiu skolo, Biblio estas nur aro de homaj tekstoj, frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj.

Mezvoja skolo

Mezvoja skolo estas la plej disvastiga nuntempe. Al ĝi Biblio estas parolo kaj homa kaj Dia. Ĝenerale tiu estas vidpunkto de ĉefaj eklezioj.

Unuflanke, la Biblio havas tute homecajn karakterizojn: konstateblas en ĝi lingvoj, stiloj, literaturaj ĝenroj (historioj, legendoj, fabloj, paraboloj, poemoj, kantoj, paradoksoj, enigmoj, genealogioj, leĝoj, proverboj ktp ktp), laŭ la kutimoj, pensomanieroj, popolsciencaj konceptoj de la diversaj tempoj, lokoj kaj aŭtoroj.

Aliflanke, la religiaj mesaĝoj de la Biblio estus inspiritaj de Dio. «Por la kompono de la Sanktaj Libroj - deklaris la Dua Vatikana Koncilio - Dio elektis kaj uzis homojn kun ties ecoj kaj kapabloj, por ke per Lia agado en ili kaj tra ili, ili verku, kiel veraj aŭtoroj, ĉiujn kaj nur tiujn aferojn, kiujn Li volis ke estus skribitaj. Ĉar do ĉion, kion la inspiritaj aŭtoroj (aŭ hagiografoj) asertas, oni devas taksi asertita de la Sankta Spirito, konsekvence oni devas taksi ke la libroj de la Biblio instruas certe, fidele kaj senerare la veron, kiun Dio volis liverita en la Sanktaj Skriboj, por nia savo».

Tiu vidpunkto, kiu metodologie similas al raciisma skolo, permesas ke Biblia kritiko kunvivos kun Hermeneŭtiko, tamen ĝi metas limojn al alta kritiko.

Tiu skolo oni difnas ankaŭ "kanona" ĉar ĝi metas al atenton precipe sur la servo kiun la teksto pretigis al la origina komunumo kaj al la sinsekvaj generacioj: ĝi plej estimas la Lectio Divinan, nome la interpreta maniero "spirita aŭ alegoria" de la Patroj, sen tamen ne profiti de la alportoj de aliaj skoloj (Enrico Dal Covolo, Il Vangelo e i Padri. Per un'esegesi teologica.