Bibliografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bibliografioj ĉe la biblioteko de la universitato ĉe Graz.

Bibliografio (el la greka libropriskribo) estas listo de dokumentoj konsultitaj por verki ion aŭ pri sama temo. Bibliografioj estas gravaj helpiloj por scienca laboro.

Formoj

Oni povas distingi i.a. la sekvajn formojn de bibliografioj:

laŭ la formo de la registritaj eroj

  • monografioj (libroj), periodaĵoj (gazetoj) aŭ artikoloj en periodaĵoj

laŭ la temo de la registritaj eroj

  • kompletaj bibliografioj (ekz. de ĉiuj Esperanto-libroj)
  • bibliografioj de difinitaj kolektoj (ekz. katalogoj de universitatoj, de la kolekto Fajzi ktp.)
  • bibliografioj pri difinitaj fakoj (ekz. pri matematiko, juro ktp.)
  • bibliografioj pri difinitaj personoj (ekz. ĉiuj publigikaĵoj de Blanke, de Diego, Waringhien ktp.)
  • naciaj aŭ regionaj bibliografioj (ĉiuj publikigaĵoj aperitaj sur difinita teritorio aŭ en difinita regiono, ekz. ĉiuj Esperanto-publikigaĵoj aperitaj en Nederlando, Pollando ktp.)
  • bibliografio de ĉiuj artikoloj de difinita periodaĵo (ekz. bibliografio de la artikoloj publikigitaj en Scienca Revuo)
  • bibliografio de bibliografioj (ekz. "Manlibro pri Bibliotekoj" pri bibliografioj pri interlingvistiko kaj Esperanto)

laŭ la formo de la bibliografio

  • en formo de monografio (libro), de artikolserio (ekz. "Laste aperis" en revuo Esperanto) aŭ elektronika datumbazo (en la Reto aŭ sur lum-disko)
  • "kaŝitaj" bibliografioj en publikigaĵoj kun precipa alia celo, ekz. aneksoj en bazaj libroj pri iuj fakoj, ekzemple pri la esperantlingva literaturo en CEOLE, de Geoffrey Sutton.

Kompreneble eblas ĉiuspecaj kombinoj (ekz. kaj surpapera kaj elektronika formo de bibliografio, bibliografio registranta kaj librojn kaj gazetojn ktp.

Kelkaj gravaj bibliografioj pri Esperanto kaj interlingvistiko (elektaĵo)

Bibliografio pri Esperantaj bibliografioj

  • 1979: März, Herbert. Bibliotheka Manlibro. AEM 3: Kaŝitaj nomoj; AEM 4: Bibliografioj. Wien: Eŭropa Esperanto-Eldonejo 1979.

"Kaŝitaj" bibliografioj pri la esperantlingva literaturo

Libroformaj bibliografioj pri Esperantaj monografioj

  • 1991: Pataki Czeller, Mária. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Mária Pataki Czeller]. = Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. 1 . Libroj. - P. 1, 1991, XI, 542 p.
  • 1929: Stojan, Petr Evstaf’eviĉ. Bibliografio de Internacia Lingvo - historia sistema katalogo de filologia, lingvistika kaj poliglota literaturo pri universala alfabeto, filozofia gramatiko, signaro, gest-lingvo, pasigrafio, internacia helpa lingvo kaj logistiko. Genève: Bibliografia Servo de Universala Esperanto-Asocio 1929, 560 p. Senŝanĝa represo Hildesheim [k.a.]: Olms 1973.

Printitaj bibliografioj pri Esperantaj artikoloj

  • 1967-76: Vilborg, Ebbe (Red.):. Fokuso. Interlingvistika Cirkulero. Göteborg: Aŭtoro, Red. 1967-76, Nr. 1-14 (multobligitaj folioj en formato A4)

Presitaj bibliografioj pri Esperantaj periodaĵoj (gazetoj)

  • 1998: Máthé, Arpád. Bibliografio de la Esperanto-periodaĵoj. En: Memorlibro. Budapest 1998, p. 432-435
  • 1992: Rondo Takács (eld.). Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau D’Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 132 p.
  • 1934: Katalogo de la Esperanto-gazetaro - kompil. kaj komentariis Jozefo Takács. Reviziis kaj kompletigis Paulo Tarnow. Jablonné n. Orl.: Pražák 1934, 168 p.
  • 1929: Stojan, Petr Evstaf’eviĉ. Bibliografio de Internacia Lingvo - historia sistema katalogo de filologia, lingvistika kaj poliglota literaturo pri universala alfabeto, filozofia gramatiko, signaro, gest-lingvo, pasigrafio, internacia helpa lingvo kaj logistiko. Genève: Bibliografia Servo de Universala Esperanto-Asocio 1929, 560 p. Senŝanĝa represo Hildesheim [k.a.]: Olms 1973.

Elektronikaj bibliografioj pri Esperantaj monografioj (libroj)

Elektronikaj bibliografioj pri Esperantaj artikoloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj