BIL registras 6333 bibliografiajn erojn de difinita minimuma amplekso. Ĉe multaj gravaj verkoj, ekzemple ĉe vortaroj, troviĝas mallongaj recenzaj notoj. En la komenco troviĝas listo de pli ol 300 artefaritaj lingvoj ĝistiamaj. Fine de la libro troviĝas kompara teksto (Patro nia) en multaj el la lingvoj kaj (nekompleta) alfabeta indekso de personoj. La aranĝo laŭ temoj ne konformas al hodiaŭaj kutimoj, tiel ke oni unue devas lerni la ordo-sistemon de BIL por labori per ĝi.
„ Stojan ne limigis sian serĉadon al Esperanto, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l' diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofiagramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, internaciajn stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata. ”
„ Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de la Enciklopedio de Esperanto, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron. ”