Biblioteca Digital Hispánica
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Biblioteca Digital Hispánica (BDH, nome Cifereca Hispanlingva Biblioteko) estas perreta rimedo de la Biblioteca Nacional de España (BNE) kiu havigas liberan kaj senpagan aliron al miloj da ciferecigitaj dokumentoj fare de la Biblioteko. Ĝi permesas la konsulton, legadon kaj elŝutadon de libroj presitaj inter la 15a kaj 19a jarcentoj, manuskriptoj, dezajnoj, gravuraĵoj, broŝuroj, afiŝoj, fotoj, mapoj, atlasoj, gazetaro kaj songravuraĵoj.
Naskiĝis en 2008 por du ĉefaj celoj, unjflanke, kontribui al disvastigo de la Bibliografia Hispana Heredo kaj, aliflanke, faciligi ties konservadon.