Bibliotheca Palatina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bibliotheca Palatina
Codex Manesse: Aŭtora bildo pri Konrado de Altstetten
Codex Manesse: Aŭtora bildo pri Konrado de Altstetten
Codex Manesse: Aŭtora bildo pri Konrado de Altstetten
biblioteko • manuskriptaro [+]

LandoGermanio
SituoHeidelberg

Fondita1421
Likvidodecembro 1622

Specoj de kolektojĉ. 3500 manuskriptoj, 12 000 malnovaj presaĵoj
Vikimedia Komunejo:  Bibliotheca Palatina [+]
vdr
Interno de Kirko de Sankta Spirito en Heidelberg
Frederiko la 2-a en libro De arte venandi cum avibus (Pri la arto, per birdoj ĉasi)

La Bibliotheca Palatina ("palatinata biblioteko") en Hajdelbergo (hodiaŭ en Baden-Virtembergo, tiam en Palatinato) estis unu el la plej gravaj germanaj bibliotekoj de la renesanco kun riĉa kolektaĵo je mezepokaj manuskriptoj kaj fruaj presaĵoj (inkunabloj).

Tiu ĉi biblioteko ne estu konfuzita kun la Palatina Biblioteko en Parmo, Italio.

La biblioteka historio reiras al elekta princo Ludoviko la 3-a de Palatinato (regis 1410-1436), kiu fondis kolegiatan bibliotekon al la Heidelberg-a Preĝejo Sankta Spirito. Tiu biblioteko formis poste kernon de la „Bibliotheca Palatina“. La libroelektaĵojn de la universitato, la kolegiatan bibliotekon kaj la kastelan bibliotekon de elektaj princoj unuigis elekta princo Ottheinrich (reg. 1556-1559) al la Bibliotheca Palatina. Inter la libroj troviĝas la t.n. Lorŝa Evangelio el la kortega lernejo de Karlo la Granda, la Codex Manesse kaj la Falkolibro de imperiestro Frederiko la 2-a.

Post morto de la aŭgsburga Ulrich Fugger (1526–1584), la biblioteko ekposedis ankaŭ 86 pluajn tre famajn manuskriptojn, ekz. Tiujn de Otfrid von Weißenburg kaj la jurlibron Sachsenspiegel. Tiuj gravaj manuskriptoj donis al la Bibliotheca Palatina karakteron de imperia biblioteko kaj en la 16-a jarcento, ĝi estis nomata kiel „Patrino de ĉiuj bibliotekoj“.

La bibliotekon akiris Vatikano en 1622. La transporto de la libroj okazis unu jaron poste en aŭgusto de 1623, kiam la Vatikana biblioteko transprenis 184 kestojn kun 3.500 manuskriptojn kaj 12.000 presaĵojn, kies kovraĵoj estis deŝiritaj por ŝpari la tutpezon (la organizanto Allacci ŝtelas 12 pliajn kestojn por si). Oni rekuperis la librojn en la 17-a jarcento. Ĉar jam Ottheinrich rebindigis multajn el siaj libroj, hodiaŭ apenaŭ ekzistas bindoj de antaŭ 1550.

Oni povis retransporti la germanajn manuskriptojn dum la Viena Kongreso (1816) al la Universitata biblioteko de Heidelberg. Ĉiuj presaĵoj kaj negermanlingvaj manuskriptoj troviĝas ankaŭ hodiaŭ en la Vatikano. La germanlingvaj mezepokaj manuskriptoj (Codices Palatini Germanici) formas fermitajn kaj literaturhistorie gravajn kolektaĵojn.

La Heidelberg-a „Bibliotheca Palatina“ estis ciferecigita ĝis 2009 komplete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]