Bicaz (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bicaz
Lago kaj akvobaraĵo Bicaz
Lago kaj akvobaraĵo Bicaz
baraĵlago
Situo Rumanio
Speco de la lago artefarita lago
Ĉefaj fontoj Rivero Bistriţa (Moldavio)
Ĉefaj elfluoj Rivero Bistriţa (Moldavio)
Setlejoj Bicaz, Potoci
Landoj de la baseno Rumanio
Datenoj
Koordinatoj 47° 1′ N, 26° 3′ O (mapo)47.01972222222226.054166666667780.5Koordinatoj: 47° 1′ N, 26° 3′ O (mapo)
Bicaz (Rumanio)
Bicaz (Rumanio)
DEC
Bicaz
Bicaz
Map
Bicaz
Supermara alteco 780,5 m
Surfaca areo 33 km²f5
Maksimuma longo 40 kmf6
Maksimuma larĝo 2 kmf7
Akva volumeno 1250 milionoj da m³ (maksimume)dep1f8
vdr

Bicaz [bikaz], konata ankaŭ kiel Izvorul Muntelui estas la plej granda artefarita lago de enaj akvoj de Rumanio; ĝi estis kreita post la plenigo de akvobaraĵo konstruita sur la rivero Bistriţa (Moldavio). La akvobaraĵo situas je kelkaj kilometroj norde de la urbo Bicaz.

La akvobaraĵo estis konstruita inter 1950 kaj 1960 kaj estas uzata por generi elektron en la elektrocentralo Bicaz-Stejaru. La akvobaraĵo havas alton de 127 metroj, longon de 435 metroj kaj maksimuman larĝon de 119 metroj. La lago havas longon de 40 kilometroj, areon de 33 km² kaj maksimuman volumenon de 1.250 milionoj da m³ (1,25 km³).