Biciklokadro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝtala biciklokadro de montobiciklo.
Diagramo de biciklo.

Biciklokadro estas la ĉefa komponanto de biciklo, al kiuj kaj radoj kaj aliaj komponantoj estas ligitaj. Biciklokadroj postulas estu fortaj, rigidaj kaj malpezaj, kaj pro tio ili kombinas diferencajn materialojn kaj formojn. Teknologio specifa estis disvolvigita laŭlonge de la historio kaj laŭlonge de la apero de novaj biciklomodeloj por plibonigi la uzadon de bicikloj.

La granda majoritato de modernaj bicikloj havas biciklokadron kun rekta sidloko kiu aspektas multe kiel la unuaj ĉen-movataj bicikloj.[1] Tiuj vertikalaj bicikloj preskaŭ ĉiam montras la diamantoforman kadron, nome ĵaluzio konsista el du trianguloj: nome antaŭa triangulo kaj malantaŭa triangulo. La antaŭa triangulo konsistas el antaŭtubo, supra tubo, malsupra tubo, kaj seltubo. La antaŭtubo enhavas la aparataron kiu ebligas ke la forko turniĝu milde por stirado kaj ekvilibro. La supra tubo konektas la antaŭtubon al la seltubo pinte, kaj la malsupra tubo konektas la antaŭtubo al la akso de la pedaloj. La malantaŭa triangulo konsistas el la seltubo, la selforko kaj la baza forko. La bicikloĉeno funkcias paralele, konektante la pedalan akson al la malantaŭa akso, kie funkcias la irado de la malantaŭa rado. La selforko konektas la pinton de la seltubo al la malantaŭa akso.

Historie, la kadroj de bicikloj por virinoj havis supran tubon kiu konektis en la mezo de la seltubo anstataŭ ĉe la pinto, rezulte en pli malalta aspekto kontraŭ pli sekura struktura integreco, ĉar tiu sistemo metas fortan pezon en la seltubon, kaj tiele la biciklokadraj partoj estas tipe malforte flekseblaj. Tiu dezajno, referencata kiel porvirina kadro aŭ malferma kadro, ebligas la rajdant(in)on rajdi kaj malrajdi laŭ pli digna maniero eĉ vestante juponrobon. Dum kelkaj porvirinaj bicikloj plue uzas tiun kadrostilon, estas ankaŭ variaĵo, nome miksa, kiu disigas la supran tubon flanke en du pli fajnaj pintotuboj kiuj subtenas la seltubon kaj konektas kun la malantaŭa forko. Tiu facileco rajdi kaj malrajdi estas aprezata ne nur de virinoj, sed ankaŭ de viroj kiuj uzas longajn vestojn (kiel pastroj aŭ tradicivestaj islamanoj) kaj ankaŭ de ĉiaj personoj kun limigita fleksebleco por ajna problemo ĉe artikloj.

Porvirinaj kadroj estis tre popularaj parte pro praktikaj tialoj kaj parte pro sociaj moroj tiamaj. Dum plej el la historio de la populareco de bicikloj virinoj vestis longajn jupojn, kaj tiele la malalta framo estis pli komfortaj ol tiuj kadroj kun supra tubo. Krome, estis konsiderata "nevirineca" ke virinoj malfermu siajn krurojn por ekrajdi aŭ malrajdi - eĉ en pli konservemaj tempoj aŭ medioj (kaj foje eĉ ankoraŭ) virinoj kiuj rajdas biciklojn estas fifamitaj kiel nemoralan aŭ maldecaj. Tiuj praktikoj estis similaj al la malnova praktiko ĉevalrajdi selflanke.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herlihy, David V. (2004). Bicycle: The History. Yale University Press. ISBN 978-0300120479., pp. 200–50. pp. 266–71. p. 280.