Bidunoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bidunoj (arabe بِدون ; Bidūn arabe: بدون جنسية‎, "sennacieca"), ankaŭ alilingve Bidoun, Bidoon, Bedun ) estas socia grupo de sennaciecaj homoj en la araba mondo, en la landoj apartenantaj al la Golfa Koopera Konsilo. La vorto devenas de la araba bidūn dschinsiyya (arabe بدون جنسية )[1]. La esprimo kaj fenomeno ĉefe rilatas al Kuvajto, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno[2] Sauda Arabio kaj Kataro.

Kvankam multaj bidunoj estas nomadaj beduenoj, la du terminoj klare diferencas[3] [4].

La unuaj bidunoj estis araboj, kiuj antaŭ 1920 ne povis registriĝi kiel civitanoj pro analfabeteco, senhejmeco, malriĉeco kaj manko de aliro al registaraj instancoj. La nesekuritaj limoj de Kuvajto ankaŭ kontribuis al la sennacieco de iuj enmigrintoj. La bidunstatuso estas heredata, ili rajtas nek militservi nek akiri posedaĵojn. En la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie ili konsistas el kvarono de la loĝantaro, ili ne rajtas akiri stirpermesilon, iri al lernejo, geedziĝi aŭ ricevi sanasekuron.

Kuvajto[redakti | redakti fonton]

Regule nomata "kontraŭleĝaj loĝantoj" de la registaro, estas oficiale 100 000 bidunoj en Kuvajto, kvankam aktivuloj diras, ke la loĝantaro estas pli granda.

Ilia kompleksa jura situacio devenas de la kreado de la kuvajta ŝtato en la 1960-aj jaroj. Nomadaj dum la tuta vivo, ili ne respondis al la alvokoj de la novkreitaj instancoj, por registru sin mem kiel civitanoj kaj ekde tiam ili estis rifuzitaj la kuvajtan naciecon.

Pro ilia jura stato, ilia aliro al bazaj civilaj kaj homaj rajtoj kiel sano, edukado, geedzeco, naskiĝo kaj morto, por nur mencii kelkajn, estas signife limigita.

Kvankam la bidunoj asertas ke ili estas indiĝenoj de la golfa ŝtato, kaj ke plimulto el ili havis dum sia tuta vivo neniun hejmon krom en Kuvajto, la kuvajta registaro asertas, ke multaj estas civitanoj de aliaj ŝtatoj, kiuj forlasis siajn realajn naciecojn esperante profiti de la malavara sociala monhelpa sistemo de Kuvajto[5].

Kataro kaj Barejno[redakti | redakti fonton]

Kiel najbara Kataro, kiu enkarcerigis bidunojn[6], ankaŭ Barejno havas ankaŭ kelkajn sennaciecajn homojn, el kiuj iuj estis disidentoj[7].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kuvajto

Barejno

Kataro

Sauda Arabio

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fuchs, Martina (19. Februar 2011) "Kuwait police clash with hundreds of protesters" Arkivigite je 2011-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Reuters
  2. Latheef Farook: Plight of Bahrain's bedoun family. Gulfnews.com, 3. Januar 2002
  3. Hamad, Aziz A. (1991) A Victory turned sour: human rights in Kuwait since liberation Middle East Watch, Human Rights Watch, New York, page 51, ISBN 1-56432-041-3
  4. Henckaerts, Jean-Marie (1995) Mass expulsion in modern international law and practice Martinus Nijhoff Publishers, Dordrecht, Netherlands, page 97, ISBN 90-411-0072-5
  5. (en) Dahlia Kholaif, Kuwait's stateless Bidoon population angered by another death, Global Voices, la 11-an de decembro 2020.
  6. (en) "Doha rejects opportunity at UN to end its persecution of Qatari tribe", Arab News. la 9-an de oktobro 2019.
  7. (en) "The new unpeople" (la nova malpopolo), The Economist.