Bieńkowice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bieńkowice
germane: Benkowitz, germane: Berendorf (1936-1945), ĉeĥe: Bienkovice
vilaĝo
Ĉefa ŝoseo
Oficiala nomo: Bieńkowice
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Situo Bieńkowice
 - koordinatoj 50° 01′ 30″ N 18° 12′ 35″ O / 50.02500 °N, 18.20972 °O / 50.02500; 18.20972 (mapo)
Loĝantaro 1 159 (2008)
Unua skribmencio 1238
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-451
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Bieńkowice, Silesian Voivodeship

Bieńkowice (pole kaj oficiale Bieńkowice ; ĉeĥe Bienkovice ; germane Benkowitz) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en nordorienta parto de komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice) kaj ĝi limas kun Racibórz. La vilaĝo estiĝis en la 12-a kaj la 13-a jarcentŝanĝoj. Enskribo en dokumentoj de ruda cisterciana monaĥejo el la jaro 1238, en kiu estas mencio pri Jaszek el Bieńkowice, atestas pri tio. La nomo verŝajne devenas el moravia nomo Benko. En la 15-a jarcento la vilaĝo apartenis al monaĥinejo de fratinoj de dominikaninoj el Racibórz kaj post sekularigo de la monaĥinejo ĝi transiris sub administradon de la ŝtato. En la 1351 estis konstruita unua preĝejo kaj kiel paroĥeja, inicita al ĉiuj sanktuloj, ĝi ekzistas ekde la jaro 1447. En la 16-a jarcento la preĝejo estis detruita kaj denove konstruita, poste renovigita kaj en 1573 solene konsekrita. En barokan aspekton la preĝejo estis alikonstruita en la jaroj 17191930. En la jaro 1664 estiĝis en Bieńkowice lernejo kaj post tio malsanulejo. En la jaro 1799 estis komencita konstruado de pli granda lernejo, en kiu en tri klasĉambroj lernis 147 lernantoj. Ĉar la spacoj de la lernejo estis nesufiĉaj en plua tempo, en la jaro 1826 estis komencita ties alikonstruo el la ligna konstruaĵo al masonita. La laboroj estis finitaj en la jaro 1829.

En la jaroj 17541848 loĝantoj de Bieńkowice preskaŭ sesfoje partoprenis en kamparanaj ribeloj. La vilaĝo estis ofte trafita pro incendioj, inundoj kaj trifoje trafis ĝin epidemioj de tifo kaj de ĥolero. En la jaro 1884 estis renovigita jam antaŭ konstruita ligna ponto trans rivereto Psina. Tiutempe ekzistis en la vilaĝo du akvomuelejoj.

En Bieńkowice eblas vidi renovigitan monaĥejon de Sankt-Valenteno. Staras ĉi tie ankaŭ kruco kiel monumento por falintaj viktimoj de ambaŭ mondmilitoj, kiu estis konstruita en 1871 kaj renovigita en 2003.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De tiu loko devenas geavoj de meritplena germana esperantisto MICHAEL CWIK el Bruselo, nun emerita alta oficisto de Eŭropa Komisiono, multfoje distingita per altaj ŝtataj ordenoj, interalie la bronza medalo "Merita por Eŭropo". Kiel eminenta emerito li multe daŭre agas por Esperanto, estas ofte en Pollando kaj havas tie tre bonajn kontaktojn kun Pola Societo Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), kun kiu li kunlaboras.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.