Biel (Zaragozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biel
Biel, Zaragoza, España, 2023-01-05, DD 02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50619 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 170  (2022) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 0° 56′ U (mapo)42.3868638-0.93570539999999Koordinatoj: 42° 23′ N, 0° 56′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 130,726145 km² (1 307 2.6 145 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Biel
Situo de Biel

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Biel [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Biel [BJEL] estas municipo de Hispanio, en la orienta parto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). En 1975, la tiama municipo Biel kuniĝis kun la lima Fuencalderas​ por krei la municipon Biel-Fuencalderas, kiu en 1998 ŝanĝis sian nomon por tiu de Biel, kiam Fuencalderas iĝis submunicipo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Submunicipo Fuencalderas.

Ĝia municipa teritorio estas en la orienta parto de la komarko Cinco Villas, ĉe la rivero Arba de Biel kiu foje elbordiĝis. Ĝi limas en la komarko okcidente kun Luesia kaj norde de El Frago. Ĝenerale limas norde kun Luesia, por mallonga sektoro kun Longás, kaj kun Peñas de Riglos, apartenanta al la provinco Huesca, en la iama teritorio de Salinas de Jaca. Oriente ĝi limas kun Agüero, ankaŭ en la provinco Huesca; sude kun El Frago, kaj okcidente kun Orés (por mallonga sektoro) kaj denove kun Luesia. La teritorio Biel estas trapasata de nordo suden de la rivero Arba de Biel, unu de la du brakoj de la rivero Arba kun Arba de Luesia, krom de diversaj rojoj. Norde kaj oriente estas montoj, el kiuj plej alta estas Fayar (1384 m).

En la municipa teritorio estas inkludita la submunicipo Fuencalderas.

La loĝloko Biel (760 msm) estas je 96 km de Zaragozo. Ĝi estas komunikata kun Luesia okcidente kaj kun Santa Eulalia de Gállego sudoriente laŭ la montara ŝoseo A-1202 kaj kun El Frago sude laŭ la ŝoseo A-1103.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1998 hazarde aperis kaŝgroteto Peña 14, je unu kilometro de la loĝloko Biel, ĉe la ŝoseo. La elfosaĵoj de 1999 kaj 2000 konstatis homan loĝadon ekde antaŭ dek mil ses cent jaroj ĝis kvin mil a.n.e.

Hipoteza rekonstruo de la kastelo.

La areo estis loĝata de araboj. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. Lsunuaj mencioj de la kastelo de Biel estas de la epoko de Sanĉo la 3-a de Navaro, kvankam lia unua kastelestro konata estis Blasco Orioli, inter 1042 kaj 1051. Jam surtrone, Sanĉo Ramírez, reĝo de aragonanoj kaj pamplonanoj, donis ĝin kiel doto al sia edzino Felicia de Roucy, kun kiu li edziĝis en 1071. Ekde tiam, la kastelo aperis citita kiel Palaco de la Reĝo, kies kastelestroj estis sinsekve laij filoj Fernando kaj Alfonso. La dua ascendis al la trono en 1104, post kio li nomumis kiel kastelestron sian fidelan komandanton Castán de Biel, kiu komencis la stirpon de kastelestroj kaj senjoroj de Biel.

La juda komunumo de Biel, en la supraj Cinco Villas estas la dua plej grava en la areo, post tiu Ejea. Ambaŭ estas inter la ok plej gravaj de Aragono. Pli ol la duono de la loĝantaro de Biel estis juda komence de la 15-a jarcento dum en la cetero de Aragono aŭ de Hispanio nur kvin el cent loĝantoj estas judoj. La judoj, krom agrikulturistoj, estis fundamente artmetiistoj, ĉefe pri felo (felistoj, ŝuistoj) kaj pri teksaĵoj (teksistoj, tajloroj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Biel: oni malaltiĝis el 1 357 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 170 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al rura turismo. Pro proksimeco al la komarka ĉefurbo, Ejea de los Caballeros, parto de la laboristaro estas dungata tie.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • Kastelo de Biel, romanika. La reĝo Sanĉo Ramírez donis ĝin en doto al sia edzino Felicia de Roucy la jaron 1071.
  • Preĝejo de Sankta Marteno de Biel, de romanika plano sed reformita ne la 16-a jarcento, nome de stilo gotik-renesanca.
  • Juda kvartalo de Biel.
  • Ermitejo de Sankta Mikaelo de Liso, en teritorio de Fuencalderas, koresponda al la iama senhomejo Liso.
  • Ermitejo de la Virgulino de la Sierra, en la iama teritorio de Fuencalderas.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Biel inter 1842 kaj 2020:[1]

Demografia evoluo de Biel[2]
1842 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011 2021
860 1274 1344 1287 1330 1357 1251 1151 949 850 681 404 284 226 230 166 171

Ekde 1980 estas ankaŭ la loĝantaro de Fuencalderas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]