Biela (alfluanto de Elbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biela
Biela

ĉeĥe Bělá

germane Biela

Biela inter Ottomühle kaj Schweizermühle
Biela inter Ottomühle kaj Schweizermühle
rivero
Bazaj informoj
Situo Ĉeĥio; Saksio, Germanio
Rivera reto Elbo
Longeco 18,6 km[1]
Fluo
Fonto En la sabloŝtonaj rokoj de Eiland
- Alteco super marnivelo ĉ. 520 m
- Koordinatoj 50° 48′ 2″ N, 14° 3′ 5″ O (mapo)50.8005514.05127
Enfluejo En Königstein en la Elbon
- Koordinatoj 50° 55′ 10″ N, 14° 4′ 28″ O (mapo)50.919418114.074387
Geografio
Trairataj urboj Königstein
Map
Biela
vdr

Biela (germana nomo; ĉeĥe Bělá) estas maldekstra alfluanto de Elbo. Ĝia fonto troviĝas proksime de la ĉeĥa vilaĝo Ostrov en la Elba Grejsmontaro en alteco de 520 metroj super la maro. Fluante norden la rojo atingas post malmultaj kilometroj la limon al Germanio (subŝtato Saksio).

Post entute 18 kilometroj Biela alfluas al Elbo. Tio okazas en la urbo Königstein en alteco de 115 m.

Biela trafluas la valon Bielatal. Tie la rokformacioj la Herkulessäulen, la Heraklo-kolonoj, ankaŭ troviĝas. En la valo, unu el la plej fruaj trolebus-servoj ekzistis inter 1901 kaj 1904, BielatalbahnGleislose Bahn – "senspura fervojo".

Geomorfologio[redakti | redakti fonton]

La diferenco en alteco signifas ĉirkaŭ 400 m de altitudo; rezulto de la pliiĝo de la ercmontara plado, kiu ankaŭ klinis ĉi tiun parton de la Elba Grejsmontaro kaj kaŭzis pliigitan erozion super la kreskanta gradiento, kiu estas unu el la kialoj, kial la valo de Biela fariĝis populara grimpa areo. 90 grimpŝtonoj kun ĉirkaŭ 320 vojetoj estas registritaj ĉi tie.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Plia efiko de la gradiento estas energia produktado. Je la supera kurso, la malnovaj, ne plu uzataj muelejoj atestas pri la pli frua uzo.

La malsupra Biela areo proksime al Brausenstein, la urbo Bielatal kaj precipe proksime al Königstein-Hütten estis kaj estas karakterizita per industriaj instalaĵoj, kiuj uzas akvoenergion.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]