Terposedanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bienisto)

La termino Terposedanto aludas al posedanto de tero aŭ bieno. Eblas uzi la terminon ĝenerale, sed ties uzado kutima korespondas al la posedantoj de grandaj bienoj. Lastatempe la malalta valoro de agrikulturaj kampoj kompare kun aliaj posedaĵoj (industrio, financaj kapitaloj ktp) senvalorigis la iaman socian kaj politikan situacion de terposedantoj.

El jura vidpunkto la koncepto de terposedanto implicas juran sistemon kie rajtas posedi teron aŭ bienon fare de individuo. El historia vidpunkto la terposedo montris tre diversajn kaj diferencajn manierojn el la reĝa aŭ imperia persona posedo, tra pasante per posedo de feŭdaj senjoroj pri la personoj kultivantaj la teron al simpla forgio de la terposedo fare de socialismaj revoloucioj, kiel ekzemple el la Rusa Revolucio aŭ en Ĉinio, kiam la figuro de la terposedanto estis anstataŭata de la kooperativoj, komitatoj ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Baker, An Introduction to English Legal History (3a eldono) 1990 Butterworths. ISBN 0-406-53101-3