Biennio rosso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biennio rosso („la du ruĝaj jaroj“ aŭ la ruĝa jarduo) estas nomata en Italio tiuj du jaroj post la unua mondmilito (1919-1920), kiujn karakteris politika agado de la maldekstruloj. En tiuj jaroj provis la Itala Socialista Partio (PSI) - en senco de la deklaroj de la tria internacio - efektivigi la ideojn de la rusa oktobra revolucio en Italio.

La revolucia movado disvastiĝis el Torino je granda parto de norda Italio. La aktivado komenciĝis per manifestacioj kaj strikoj. Okazis ankaŭ okupo de fabrikoj, bienoj. Ĉar la registaro reagis je tio pasive, graviĝis la Fasci di combattimento -gvidata de Mussolini kaj financata fare de la posedantoj- kiel kontraŭpezo. Fine -pro neŭtrala konduto de la registaro, armeo, loĝantara plimulto- la faŝistoj akiris la superecon kaj komenciĝis la "Biennio nero" (du nigraj jaroj en 1921-1922), kiu pintiĝis en marŝado de faŝistoj al Romo kaj enpotenciĝo de Mussolini.

Antaŭeventoj

Italio suferis je samaj problemoj kiel la malvenkaj landoj: financa elĉerpiĝo, perdo de la eksporta merkato, transiro al paca produktado, labormanko. Tiuj kaŭzis ĝeneralan malkontentecon inter la loĝantaro. La ekonomiajn problemojn gravigis la neplenumitaj teritoriaj promesoj de la entento, neokazo de disdivido de agroj.

La problemoj kondukis al parlamentaj elektoj, kie la liberaloj akiris ĉ. 200 deputitojn (gvidata de Giovanni Giolitti), la Itala Popolpartio (katolika, demokrata, populisma, Partito Popolare Italiano, gvidata de Luigi Sturzo) akiris ĉ. 100. La Itala Socialista Partio (PSI) akiris 156 parlamentajn sidejojn.

Eventoj

La "Biennio Rosso" komenciĝis per manifestacioj kaj strikoj en la norditaliaj industriaj urboj, kiujn apogis la PSI kaj ties oficiala partia eldonaĵo L'Avanti. La okupojn de la fabrikoj apogis Antonio Gramsci el Torino, kiu la 13-an de septembro 1919 jam eldonis manifeston pri neceso de la sovetoj.

La ideoj de Gramsci kaj la movado disvastiĝis en norda Italio. En la okupitaj fabrikoj laboris ĝis 500.000 laboristoj, kiujn alfrontis krizo pro manko de krudmaterialoj kaj uzinaj organizoj.

En aprilo de 1920, la torinaj laboristoj (200.000) strikis dek tagojn, sed tiu estis limigita je la urbo, ĉar la nacia gvidantaro de PSI neis la apogon. Gramsci ellaboris 9-punktan programon, kiu aperis la 8-an de majo 1920 en „L’Ordine Nuovo“. Gramsci vidis eblecon akiri la potencon en la tuta lando por la proletoj. Kiam en septembro de 1920 okazis novaj fabrikokupoj, minacis la laboristojn unuafoje militista interveno. La socialista partio sukcesis akiri konsenton en la plej gravaj fabrikoj, la restantajn sovetojn alfrontis izolado. Tio kondukis al kritiko de Gramsci kaj la Partio. La internaj kvereloj kondukis al disfalo de la socialista partio.

La malsukceso de la ĝenerala striko en marto 1921 -pro interveno de Fasci di combattimento de Mussolini- kondukis al "Biennio nero", al la du nigraj jaroj, kiam dominis la faŝistoj kaj Mussolini akiris la potencon.

Pozitivaj sekvoj

Pozitivaj sekvoj de la du jaroj estis la plibonigo de la laborkondiĉoj, enkonduko de la okhora labortago, salajroaltigoj.