Bieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de kampara terposedaĵo. Por informoj pri komunumo en Italio, vidu la artikolon Bieno (Italio).

Bieno estas kampara terposedaĵo, privata aŭ kolektiva. Bienoj estas la ĉefaj unuoj de agrikulturo. Areo de bieno povas esti ajna: komence de ono de hektaro ĝis miloj da hektaroj.

Konstruaĵoj de la bieno

Plej ofte la bieno havas ankaŭ konstruaĵojn, kie loĝas la laboristoj, en aliaj konstruaĵoj oni konservas la maŝinojn, por la dombestoj servas la staloj, fine ofte estas garbejoj por la rikoltaĵoj.

Por produkti kreskaĵojn povas esti ankaŭ forcejoj kaj por produkti energion povas esti biogasoinstalaĵo aŭ ventoturbino.


Vidu ankaŭ