Bierfarejo de Köstritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bierfarejo de Köstritz
registrita markonegocobierfarejo vd
Dum 1543 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Bad Köstritz
Lando Germana Demokratia Respubliko
Agokampo biero
Posedata de Bitburger Braugruppe vd
TTT Oficiala retejo
vdr
emblemo
produkta zono

Köstritzer Schwarzbierbrauerei estas kompanio kun limigita respondeco kaj bierfarejo en Bad Köstritz, Germanujo. Temas pri unu el la plej malnovaj fabrikoj de nigra biero en tuta Germanujo kiun estras Lisa Schwampe kaj Uwe Helmsdorf. En Vajmaro ekzistas belega gastejo kiu portas la nomon de la bieromarko.

Historio[redakti | redakti fonton]

1543 estis la unua mencio de ĝi en registro pri hereduzuroj: Köstritzer Erbschenke. La grafoj de Reuß transprenis la entreprenon en 1696 alinomonte ĝin Ritterschaftliche Gutsbrauerei (kavalirbiena bierfarejo). Ekde 1806 ĝi rajtis plinobeligi sin kiel duka institucio (Fürstliche Brauerei) post kiam la kavaliroj reuß-aj promociitis al dukeco. En 1811 produktis oni 6.400 hektolitrojnda bieroj diversspecaj. La produktojn oni venid ĝis Berlino, Dresdeno, Magdeburg kaj Frankfurto ĉe Majno. Johann Wolfgang von Goethe laŭdire intertempe nutris sin nur de bulkoj kaj bieroj el Köstritz kaj Ehringsdorf. Wilhelm von Humboldt ĉi-prie skribis en la 17.11.1823 disde Vajmaro al la edzino Caroline von Humboldt.[1]

Incendio detruis en 1829 la firmaon kaj 15 enmediajn ejojn. Sekve ĝi novkonstruitis en la uesta alo de la kastelo. En 1875 luprenis la agrikulturinspektisto kaj posta entreprenisto, post kelkaj bienoj (Köstritz, Dürrenberg, Hartmannsdorf), ankaŭ la bierfarejon. Sub la estrado de majstro Carl Holomoucky iĝis etendiĝo produkta ankaŭ ekstere de la kastelo. Nun eblis fari la specojn Köstritzer Schwarzbier (nigra biero) kaj Blume des Elsterthales (novtipa, pli longe stokebla helaĵo). Ĝis la unua mezo de la 20-a jarcento varbadis biertrinkemulojn kaj malsanulojn per la aserto ke konsumo de nigra biero bonus por la saneco.[2] Otto von Bismarck ricevis naskiĝtage botelojn kaj rekompence publike laŭdis ĝian kvaliton.

En 1896 estis la kapacito de 40.000 hl; produktitis 25.000 hl, el kio estis ne tute la duono de nigra biero.[3]

Inter 1906 kaj 1908 starigis Zersch novan brikŝtonan firmaejon. Post la Dua mondmilito ĝi faris la komunistoj la bierfarejon popolproprieta entrepreno en oktobro 1948: ekde la 25.11.1948 ĝi oficiale nomiĝis VEB Köstritzer Schwarzbierbrauerei. Dum GDR estis ĝi inter la malmultaj entreprenoj produktantaj bierojn por eksportado. Inter 1956 kaj 1976 ĝi aĉeteblas ankaŭ je Federacia Respubliko Germanio kaj poste ĝis Turniĝo estis importantaj landoj la ŝtatoj de Orienta Eŭropo. Kompleta novkonstruiĝo de la bierfarejo faritis kaj en 1979 kaj en 1990.

Bitburger-holdingo transprenis je cent elcentoj la bierfarejon de Köstritz. Modernigo profunda faritis inter 1991 kaj 1993 kaj en 1993 metitis la plej grava marko "Köstritzer Schwarzbier" en la tutgermanan merkaton. Inter 1991 kaj 2005 sukcesis sesobliĝo de la produktadokvanto. Ne tute triono de la nigraj bieroj vendataj en Germanujo originas el Turingio.[4]

gastejo GeleitschenkeKöstritzer Schwarzbierhaus en Vajmaro

Nuntempa gamo[redakti | redakti fonton]

La gamo intertempe tre grandiĝis:

  • Köstritzer Edel (Pilsner
  • Köstritzer Spezial Pils (speciala biero)
  • Köstritzer Kellerbier (kelobiero)
  • Köstritzer bibop[5]; Köstritzer Edel Pils; ekde 2019: Kellerbier-Limette, Schwarzbier-Kirsche (limonadbieroj) en 2011 pli ol 50 landoj de la tuta mondo venigis produktojn el Köstritz.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seitdem ich keinen Tee mehr trinke, ist alles aus. Ich stehe einmal am Rand des Abgrundes und einen Schritt weiter, so schwimme ich im Bier. Ach Gott!, liebes Kind, Goethe hat auf nichts Appetit, nicht auf Bouillon, Fleisch, Gemüse; er lebt von Bier und Semmel, trinkt große Gläser am Morgen aus und deliberiert mit dem Bedienten, ob er dunkel- oder hellbraunes Köstritzer oder Oberweimarisches Bier – oder wie die Greul alle heißen – trinken soll. Doch geht er meist in eine andere Stube dazu, wenn ich da bin. Die Scheu geht doch in einer menschlichen Brust nicht ganz aus. - Kp. Anna von Sydow (eld.): Wilhelm und Caroline von Humboldt in ihren Briefen: Reife Seelen. Briefe von 1820–1835, Zeller, 1968, p. 183.
  2. Kp. Veröffentlichungen des Kaiserlichen Gesundheitsamtes. Volumo 17, J. Springer, 1893, p. 32.
  3. Fritz Rege: Thüringen. Ein geographisches Handbuch, vol. 3, Jena 1896, p. 154.
  4. Super-Illu, 13.2.2013.
  5. Tio estas ege ŝatata biero kun enmiksita kokakolao, kp. Heinrich Voß: "Es muss überraschen – Anforderungen an Biermixe steigen". Ĉe: Getränkefachgroßhandel, 4/2009, p. 12.
  6. Robert Mailbeck: "Bad Köstritzer Schwarzbierbrauerei spürt Fachkräftemangel".[rompita ligilo] Ĉe: OTZ, 8.2.2012

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Köstritzer – Der Osten braut schwarz. Ĉe: Erfolgsgeheimnis Ost/Survivalstrategien der besten Marken. Gabler Faĉverlag 2009, p. 139–143.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.93181612.013329180