Bifaco
Aspekto

Bifaco estas ilo de tajlita ŝtono karakteriza de la malnovaj periodoj de Prahistorio. Ĝi aperas en la Frua Paleolitiko en Orienta Afriko kaj disvastigas sin en Eŭropo kaj en Azio dum tiu periodo. Ĝi estas aparte karakteriza de Aĉeŭleo, sed estas ankoraŭ uzata en la Meza Paleolitiko, aparte dum frua Musterio.