Big Bend (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La regiono Big Bend - en Esperanto Granda Kurbo - estas parto de regiono okcidente de la rivero Pecos en sudokcidenta Teksaso, Usono laŭ la limo kun Meksiko, norde de la elstara kurbo en la rivero Rio Grande del Norte pro kiu la regiono estas nomita. Ĉi tie la Rio Grande del Norte pasas inter la montoj Ĉisos en Teksaso kaj la Orienta Sierra Madre en Meksiko kiam ĝi ŝanĝiĝas de kurado orient-sudorienten al nord-nordorienten. La regiono kovras tri kantonojn: kantono Presidio okcidente, kantono Brewster oriente, kaj kantono Jeff Davis norde.

La regiono estas malabunde loĝita, arida, kaj kruda, enhavante la montojn Ĉisos kaj la montojn Davis. La regiono havas pli ol 4000 kvadratajn kilometrojn de publikaj terenoj, inkluzive de nacia parko Big Bend kaj ŝtata parko Big Bend Ranch laŭ la norda flanko de la Rio Grande del Norte. Ĝi ankaŭ estas la hejmo de la McDonald Observatorio.