Bilardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bilardo
sport with racquet/stick/club
sporto
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Bilardo
vdr
Ludo en Francio en 19-a jc., kun du blankaj kaj unu ruĝaj globoj.

Bilardo estas nomo de diversaj ludoj, kiujn oni ludas per difinita nombro de (pli frue eburaj) globoj sur kvadrata tablo, tegita per verda drapo kaj remburita rando. Oni frapas la globojn per longa bastono.

Oni ludas la francan bilardon (karambolon) per tri globoj sur bilarda tablo, kiu ne havas truojn. Ĉiuj aliaj versioj estas ludataj sur sestrua tabulo, kie la truoj situas en la anguloj kaj po unu meze de la pli longaj flankoj. Al tiu tipo apartenas la angla bilardo kun tri globoj, la snukero (angle snooker) kun 21 koloraj kaj unu blanka globoj, la poŝbilardo (pool) kun maksimume 15 celgloboj kaj unu blanka globo.

Ĉiu ludo havas multajn versiojn, precipe ĉe la franca bilardo kaj la poŝbilardo.

Oni scias nenion pri vera origino de la ludo, la plej fruaj eŭropaj mencioj venas el la 15-a jarcento. Ĝi verŝajne evoluis el iu ludo, en kiu oni devis puŝi per globo ion.

La ludhelpiloj

La tablo estas granda, ortangula kaj ĝia longo estas duobla ol la larĝo. Ĝi estis pli frue en Anglio el mahagono. Ĝia tabula parto estas pretigita el polurita ardezo, kiun oni kovras per drapo. La tablan tabulon kadras oblikva bordero (nomata mandinero), pretigita el malmoligita kaŭĉuko aŭ sintezita gumo.

La puŝbastono (bilardbastono) estas produktita el polurita ligno aŭ plasto, kies pinto mallarĝiĝas kaj pintiĝas. Ĝi longas je 100–150 cm kaj ĝian pinton ornamas ringforma fortigo el plasto, kupro, fibro, aŭ eburo kaj puŝbastona pinto el ledo, algluita al la ringo. La ludistoj uzas kuboforman bilardan kreton por kretizi la puŝbastonan pinton, kio helpas la puŝon ne rekte en mezo de la globo. Tiam la globo rotacias, rapidturniĝas.

La bilardaj globoj estis produktitaj pli frue el ligno, kupro, eburo aŭ belga argilo, hodiaŭ el plasto (fenolrezino). Ili havas la diametron de 5,2 cm ĝis 6,05 cm. Oni uzas pli grandajn globojn en la karambolo.

Organizoj

  • Billiards and Snooker Control Council (ĝis 1992, por la snukero kaj angla bilardo)
  • World Professional Billiards and Snooker Association (ekde 1992)
  • International Billiards and Snooker Federation (por amatoroj)
  • World Pool Association (por amatoroj)
  • Billiard Congress of America (ekde 1948)
  • European Pocket Billiard Federation
  • Professional Billiards tour Association.
  • Union Mondiale de Billiard
  • World Confederation of Billiard Sports