Biliverdino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de la biliverdino.

La biliverdinoj estas pigmentoj de verda koloro. La biliverdinoj devenas de la katabolo de la hemoglobino, kiu estas produktata en la ĉeloj de la retikulendotelia sistemo.

Kiam hemoglobino desintegriĝas en globinon kaj en grupon hemo, tiu ĉi lasta dispartiĝas, havigante kiel produktojn la jonojn de fero kaj biliverdinon. Biliverdino rapide malpliiĝas, produktante en tiu procezo bilirubinon, kiu estas alia gala pigmento de flavoranĝa koloro.

La biliverdino estas la pigmento, kiu havigas la koloron de galo de la herbovorulaj animaloj, de la birdoj kaj de la malvarmsangaj animaloj. Siaflanke bilirubino estas domina en la karnovoruloj kaj ĉiomanĝantoj.

Kaj biliverdino, kaj bilirubino ludas gravan rolon en la koloro de la hematomoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]