Bill Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Gates
Bill Gates en 2007
Bill Gates en 2007
Persona informo
Naskonomo William Henry Gates III
Naskiĝo 28-a de oktobro 1955
en Seattle, Washington
Lingvoj angla
Loĝloko Bill Gates's house
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lakeside School • Harvard College
Subskribo Bill Gates
Familio
Patro Bill Gates Sr.
Patrino Mary Maxwell Gates
Frat(in)oj Kristianne Gates • Libby Gates MacPhee
Edz(in)o Melinda Gates
Infanoj Jennifer Katherine Gates • Phoebe Adele Gates • Rory John Gates
Okupo
Okupo Chairman, Microsoft
               Co-Chair, Bill & Melinda Gates Foundation
Posedaĵo 56.0 miliardoj da US$ (2007)
TTT
Retejo http://www.thegatesnotes.com/
vdr

William Henry GATES, III, pli bone konata kiel Bill GATES [gejts] (naskiĝis la 28-an de oktobro, 1955), estas la kunfondinto (kun Paul Allen) de la firmao Mikrosofto.

Li estis unuenaskito kaj nura filo en familio de bonfama juristo el Seattle. Lia patrino ankaŭ okupis altan pozicion en la socio. Li havis du pli junajn fratinojn. En 7-a klaso Bill entuziasmiĝis pri komputiloj kaj revis iĝi profesoro pri matematiko.

Bill kun sia lerneja kunulo Paul Allen tiom entuziasmiĝis pri procezo, ke li pasigis tutan tempon antaŭ komputilo. Laŭ vortoj de Allen ili restis en lernejo ĝis la 4-a horo matene kompilante programojn kaj pasigis ripozajn tagojn antaŭ komputilo.

Je aĝo de 15 jaroj Gates kaj Allen iĝis entreprenistoj. Ili skribis programon por regulado de trafiko kaj fondis entreprenon por disvastigo de la programo. La entrepreno nomiĝis "Traf-O-Data" [Tref-O-Dejta]. Ili laborakiris 20 000 dolarojn kaj forlasis lernejon. Aĝe de 17 jaroj Gates jam famiĝis kaj ricevis oferton krei programan staplon por distribuo de energio de digo de Bonnevill.

Li kun Allen kreis la firmaon de softvaro Microsoft je la 4-a de aprilo de 1975, kiam li ankoraŭ estis studento en la Universitato de Harvard. En 1976, li forlasis la universitaton kaj translokiĝis al Albuquerque, sidejo de Altair, por pakti la cedon de programo Basic.

En 1980, li sukcesis vendi al IBM la operaciuman sistemon DOS, sed konservis la rajtojn pri ĝia uzado. Tiu ĉi estas la bazo de lia enorma riĉaĵo.

Je la fino de la dua jarmilo, la programoj de Microsoft (baze Windows kaj la programaro Office) estas la plej uzataj en la komputiloj de la tuta mondo.

Bill Gates estas en la nuna momento la homo plej riĉa el la mondo. Laŭ la jara listo de la revuo Forbes, lia riĉaĵo estas ĉ. 56.000 milionoj da usonaj dolaroj (2007)

La firmao estis akuzita je monopolaj agadoj, ĉefe pro la konekso de la ceteraj programoj al la sistemo Windows. Aliflanke ĝi estas ofte kulpigita pri kopiado de ideoj unue disvolvitaj de aliaj kompanioj.

Je la 15-a de junio 2006, Microsoft anoncis, ke Gates ĉesos aktive partopreni la ĉiutagan laboron de la firmao, por dediĉi sian tempon prefere al la agado de sia fondaĵo, la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates.