Bill de Blasio
| Bill de Blasio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Bill de Blasio | |||||
| Naskonomo | Warren Wilhelm, Jr. | ||||
| Naskiĝo | 8-an de majo 1961 (65-jaraĝa) en Manhatano | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato de Novjorko School of International and Public Affairs, Columbia University (en) Cambridge Rindge and Latin School (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Chirlane McCray (1994–) | ||||
| Infanoj | Dante de Blasio (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • advokato • urbestro | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bill de BLASIO /dɪˈblɑːzioʊ/ (naskita kiel Warren Wilhelm, Jr.; la 8-an de majo 1961 en Novjorko, Novjorkio) estas usona politikisto kaj eksa urbestro de Novjorko. Li estas membro de la Demokrata Partio kaj estas konsiderata maldekstra reprezentanto. [1] Li funkciis kiel urbestro de Novjorko de 2014 ĝis 2021. Antaŭe, li estis membro de la Urba Konsilio de Novjorko kaj, de la 1-a de januaro 2010 ĝis la 31-a de decembro 2013, li funkciis kiel la publika aktivulo de la urbo, io simila al la mediatoro de la urbo.
En la urbestra elekto la 5-an de novembro 2013, de Blasio venkis la respublikanan Joe Lhota-on en grandega venko per pli ol 73% de la voĉoj, iĝante la unua Demokrata urbestro en preskaŭ 20 jaroj. Li sukcedis Michael Bloomberg, kiu antaŭe estis sendependa kaj estis malpermesita kandidatiĝi denove post dek du jaroj en ofico. Li estis reelektita en 2017.
De la 16-a de majo 2019 ĝis la 20-a de septembro 2019, li kandidatiĝis por la prezidanta elekto de 2020. [2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hernández, Javier C., "From His Father's Decline, de Blasio 'Learned What Not to Do'", The New York Times, October 13, 2013.
- ↑ Ex-NYC Mayor Bill de Blasio announces run for Congress (angle) (May 20, 2022). Alirita 2022-05-20 .
- ↑ "Bill de Blasio Drops Bid for N.Y. House Seat", July 19, 2022. (angle)

