Bill of Rights (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bill of Rights (Leĝo de la rajtoj) (oficiale: Leĝo pri liberecoj kaj rajtoj de la ŝtatanoj, pri ordo de la tronheredado (1689)) estas plej grava baz-leĝaro de la brita publika juro kaj estis rezulto de la longa batalo inter la parlamento kaj la Stuart-dinastio. La teksto entenas la Jur-deklaron (Declaration of Rights), kies aprobo estis la antaŭkondiĉo por surtroniĝo de la oranĵa princo kaj princino (posta Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 3-a (Anglio)).

Gravaj elementoj de la leĝaro[redakti | redakti fonton]

  • la reĝo ne rajtas ĉesigi la leĝojn, akceptitajn de la Parlamento (La leĝojn faras la parlamento)
  • en militistaj kaj financaj aferoj decidas la parlamento (la reganto ne havas rajton je marmeo en paca tempo, ne rajtas enkonduki novajn impostojn, sen aprobo de la parlamento)
  • rajto de la reĝo estas nomumo de la ministroj el la partio kun plimulto
  • oni devas fondi sendependajn juĝistarojn
  • la reĝo devas de tempo al tempo kunvoki la parlamenton
  • la reĝo estas unupersona potenco, kiu havas nur vetorajton, ne estas vera kontraŭpezo
  • la reganto ne povas neakcepti peticiojn, petskribojn, ne povas rifuzi armilportan rajton de la Protestantoj, ne povas enmiksi en la parlamentaj voĉdonoj, ne povas puni la parlamentajn reprezentantojn pro iliaj eldiroj dum disktuoj
  • la reĝo ne povas kruele puni

la leĝaro ankaŭ reguligis la tronheredadon kaj do entute firmigis la situon de la Monarĥio.