Billy Dee Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billy Dee Williams
Persona informo
Billy Dee Williams
Naskonomo William December Williams Jr.
Naskiĝo 6-an de aprilo 1937 (1937-04-06) (87-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fiorello H. LaGuardia High School • High School of Music & Art vd
Familio
Edz(in)o Teruko Nakagami • Marlene Clark vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • romanisto • verkisto • voĉaktoro • kantisto • pentristo • diskografa artisto • scenaristo vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1959– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William December WILLIAMS Jr. (6a de Aprilo, 1937) estas usona aktoro. Li aperis kiel Lando Calrissian en la franĉizo Star Wars, unue en la komencaj 1980-aj jaroj por The Empire Strikes Back (1980) kaj Return of the Jedi (1983), kaj 36 jarojn poste en The Rise of Skywalker (2019), markante unu el la plej longdaŭraj paŭzoj inter kinaj ludadoj de roluloj fare de la sama aktoro en la historio de la usona kinarto.

Williams naskiĝis en Novjorko, kaj kreskiĝis kun sia ĝemela fratino Loretta en Harlem. En 1945, li faris sian debuton en Brodvejo estante nur sep-jaraĝa en The Firebrand of Florence. Li poste gradiĝis el The High School of Music & Art, poste ricevisd pentrartan stipendion por la National Academy of Fine Arts and Design, kie li ricevis premion Hallgarten pro pentrarto meze de la 1950-aj jaroj. Por financi siajn artajn necesaĵojn li revenis al aktorado, inkludante teatron, kinon kaj televidon. li plue pentris; liaj verkoj ekde tiam estis ekspoziciataj en galerioj kaj kolektoj tutmonde.

La debuto de Williams en filmoj okazis ĉe The Last Angry Man (1959), sed li venis al tutlanda atento en la televida filmo Brian's Song (1971), kiu havigis al li nomumon por premio Emmy al la Plej Bona Aktoro. Li aperis en almenaŭ 70 filmoj dum ĉirkaŭ ses jardekoj inklude laŭditajn de kritikistoj kaj popularajn filmojn kiel Lady Sings the Blues (1972) kaj Mahogany (1975), en kiuj stelulis Williams kaj Diana Ross, kaj Nighthawks (1981). En la 1980-a jajroj, li estis elektita por sia plej longdaŭra rolo kiel Lando Calrissian, iĝante la unua aktoro afrikdevena kun grava kina rolo en la franĉizo de Star Wars, en The Empire Strikes Back (1980) kaj Return of the Jedi (1983). Li faris ankaŭ la voĉon de Lando en videoludoj, animaciaj serioj, kaj adaptaĵo fare de National Public Radio de The Empire Strikes Back. Li estis inkludita en la nigrula Black Filmmaker's Hall of Fame en 1984, kaj ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo en 1985. Alia franĉiza rilato ekis per Batman (1989), en kiu li ludis la rolon de akuzisto Harvey Dent, rolo kiu disvolviĝis en malicula alia mio, nome Duvizaĝulo, pri kiu li havigis voĉon por The Lego Batman Movie (2017).

La laboroj de Williams por televido inkludas ĉirkaŭ ses dek enlistigojn starte en 1966 inkludante ripetitajn rolojn laŭlonge de la jardekoj en Gideon's Crossing; Dynasty, General Hospital: Night Shift; kaj General Hospital. Nombraj memaperoj kaj duarangaj roloj estis ĉe Marla Gibbs en The Jeffersons, 227, kaj The Hughleys. Postaj laboroj estis voĉaktorado en la serio Titan Maximum (2009), kaj apero en la realecprogramo Dancing with the Stars (2014). Lia laboro havigis al li nombrajn premiojn kaj honoroj kiel tri premioj NAACP Image, kaj la premio NAACP por dumviva atingo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nishikawa, Kinohi. "Billy Dee Williams". The Greenwood Encyclopedia of African American Literature. Eld. Hans Ostrom kaj J. David Macey Jr. Westport, CT: Greenwood Press, 2005. 1742–43.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]