Billy May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billy May
Persona informo
Naskonomo Edward William May Jr.
Aliaj nomoj Billy May
Naskiĝo 10-an de novembro 1916 (1916-11-10)
en Picburgo
Morto 22-an de januaro 2004 (2004-01-22) (87-jaraĝa)
en San Juan Capistrano
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • komponistobandestro • ĵazmuzikisto • muzikisto • filmkomponisto • aranĝisto • diskografa artisto
vdr

William E. MAY, pli bone konata kiel Billy MAY [BILi mej] (naskiĝis la 10-an de novembro 1916 en Pittsburgh, Pensilvanio; mortis la 22-an de januaro 2004 en San Juan Capistrano, Kalifornio) estis usona muzikisto kaj komponisto.

Li komencis sian profesian karieron en 1939, kiel trumpetisto en grandaj bandoj kiel tiuj de Charlie Barnet. Sed, li estiĝis plej bone konata kiel talentplena muzik-aranĝisto. Lia aranĝo de la komponaĵo Cherokee de Ray Noble estiĝis ega sukceso de la sving-muzika epoko.

May laboris kiel aranĝisto por la bandoj de Glenn Miller kaj Les Brown, poste li estis dungita kiel staba aranĝisto unue por la radia dissenda reto National Broadcasting Company (Nacia Dissenda Kompanio), kaj poste por Capitol Records. Ĉe Capitol lia granda bando de studio akompanis artistojn kiel Frank Sinatra kaj Bing Crosby, produktante multajn sukcesajn sonbendojn.