Binangonan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo de Binangonan
P.gomez st - panoramio.jpg
Larĝa panoramo de Binangonan
Binangonan
Binangonan Rizal 2.JPG
Administrado
Poŝtkodo 1940 [+]
Retpaĝaro www.binangonan.gov.ph [+]
Demografio
Loĝantaro 282 474  (2015) [+]
Loĝdenso 4 258 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 27′ N, 121° 12′ O (mapo)14.451388888889121.19194444444Koordinatoj: 14° 27′ N, 121° 12′ O (mapo) [+]
Areo 66,34 km² (6 634 ha) [+]
Situo de Binangonan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Binangonan, Rizal [+]
Information icon.svg
vdr

Binangonan - tagaloge Bayan ng Binangonan - estas triaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo.

Urbodomo en Binangonan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Binangonan kuŝas sur duoninsulo en lago Laguna de Bay[1]. Taytay (Rizalo) troviĝas 12, Pasigo 16, Muntinlupo kaj Antipolo po 18, ĉefurbo Manilo 24, Kezonurbo 28 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la urba onidiro la loknomo signifas: "la unua urbo establita laŭ la lago". La loko estis sendependa paroĥo en 1621 fare de la franciskanaj misiistoj. La vilaĝo estis establita en 1737 kaj urbiĝis en 1900 jam dum la usona kolonia periodo. Dum la 2-a mondmilito Binangonan estis evakua centro por la loĝantoj de Manilo kaj najbaraj antaŭurboj. Homoj kaŝis en duoninsulo kaj proksimaj insuloj. Tamen la urbo travivis japanan dominadon inter 1942-1945. La liberiĝo okazis senbatale. En 1946 la municipo ricevis pli grandan aŭtonomion. En fine de la 1980-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Aerpanoramo en Binangonan

La ekonomio de Binangonan konsistas el agrikulturo (49 %). La industrio konsistas ĉefe el produktado de cementoj. La turisma industrio havas longan perspektivon. Binangonan estas grava provizanto de dolĉakvaj fiŝoj.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Binangonan vivas katolikoj plejparte. Kampuso kaj kelkaj akademioj funkcias en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Binangonan havas solan trairan vojon el Taytay kaj kuras plu laŭ la lagobordo. La haveno servas nur por la fiŝkaptistoj.

Fiŝhaveno de Binangonan

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Binangonan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2204 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans