Bingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la hazardludo. Por informoj pri la aliaj signifoj, vidu la artikolon Bingo (apartigilo).
Bingo

emblemo

hazardludo
vdr
Bingo

Bingo estas hazardludo, kiu popularas precipe en Britio, Filipinoj, Brazilo kaj en Usono. Tamen oni ludas ĝin en la tuta mondo kaj grandaj urboj kutime havas komercajn ludĉambrojn (bingejo) nur por tiu ĉi ludo.

La partoprenantoj aĉetas loton aŭ partoprenantan kuponon, sur kiu estas presitaj ciferoj. Ludogvidanto (aŭ pli moderne komputilo) elektas ciferojn el kugloj en tamburo - simile al loterio- ĝis tiam, kiam iu partoprenanto havas ĉiun ciferojn sur sia loto. Nun la gajnanto krias "BINGO". Post kontrolo de la ludbileto, la gajnanto ricevas monon aŭ objekton kaj la luda rondo estas fermita. Foje, plenigi linion ankaŭ havas premion.

Male al loterioj, bingo estas kunligita kun komunuma efekto, ĉar la partoprenantoj sidas en halo aŭ ĉambro. Ekleziaj komunumoj eluzas la ludon por financi bonfarajn projektojn.

En Brazilo bingo estas la nura laŭleĝa hazardludo krom ŝtataj loterioj.

Ĝian originon oni ne certe scias. Oni tamen diras ke ĝi naskiĝis en Italio.