Saltu al enhavo

Binyavanga Wainaina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Binyavanga Wainaina
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1971 (1971-01-18)
en Nakuru
Morto 21-an de majo 2019 (2019-05-21) (48-jaraĝa)
en Najrobio
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj svahila • angla vd
Ŝtataneco Kenjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Orienta Anglio
Mang'u High School (en) Traduki
University of Transkei (en) Traduki
Lenana School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo literatura aktiveco • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Kenneth Binyavanga WAINAINA (n. la 18-an de januaro 1971 en Nakuru ; m. la 21-an de majo 2019 en Najrobo) estis kenja ĵurnalisto kaj verkisto. [1]

Post kompletigo de sia diplomo, Wainaina laboris dum pluraj jaroj en Kaburbo kiel sendependa verkisto kaj vojaĝverkisto. Li gajnis la premion por noveloj "Discovering Home" en julio 2002 kaj estas la fondinto kaj ĉefredaktoro de "Kwani?", unu el la plej sukcesaj kaj respektataj literaturaj revuoj de Orientafriko.

La satira eseo de Wainaina "Kiel verki pri Afriko?" altiris vastan atenton.

En 2014, li malkaŝe deklaris sin samseksema. En 2016, okaze de la Internacia Tago de Aidoso, li publikigis sian HIV-pozitivan statuson per Twitter.

Li mortis la 21-an de majo 2019, en la aĝo de 48 jaroj, pro apopleksio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]