BioLib

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BioLib - Biologia Libraro estas retejo http://www.biolib.cz/en por specialistoj kaj por la publiko pri ĉio, kio koncernas biologion. Oni trovas tie nomenklaturojn pri protozooj, fungoj, plantoj kaj animaloj.

Nomenklaturoj jam ekzistas tie en la lingvoj latina, angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, estona, feroa, finna, franca, germana, greka, havaja, hispana, hungara, Interlingua, islanda, itala, japana, kroata, malteza, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, slovaka, slovena, sveda, tagaloga (filipina), turka - kaj aliaj eblas.

BioLib enhavas ĉirkaŭ 130 mil esprimojn sciencajn (latinajn), 30 mil ĉeĥajn, 13 mil anglajn, 4 mil en Esperanto, 3 mil slovakajn, 2 mil germanajn. Aliaj lingvoj estas ankoraŭ reprezentitaj malmulte. Multaj taksonoj ilustritaj per foto.

Oni povas elekti kombinon de lingvoj (Esperanto-hungara, hungara-franca ktp.) laŭ sia intereso pri la tuta nomenklaturo aŭ elekti fakon (fungoj, plantoj, animaloj, birdoj, ekvoj k.s.) pere de takson-filtriloj.

Kiu registriĝos, povas esti ne nur uzanto, sed ankaŭ kontribuanto.

Kiamaniere labori en BioLib[redakti | redakti fonton]

La servilo troviĝas en Ĉeĥio, tial oni trovas instrukciojn en la angla kaj la ĉeĥa. Nian klarigon ni bazos sur la angla versio.

Enirinte http://www.biolib.cz/en unue registriĝu (Registration). Elektu vian voknomon (Username) kaj pasvorton (Password), kiuj havu 5-35 signojn. Poste necesas via antaŭnomo (Name), familia nomo (Surname), ret-adreso (e-mail) kaj elekto de lingvoj por la sistemo (System Language), por la taksonaj nomoj (Language of Vernacular Names) kaj por la vortaro (Dictionary Language). Nomoj de plantoj kaj animaloj estas komprenataj ĉi tie kiel taksonaj nomoj, nomoj ekz. anatomiaj estas vortara unuo.

Ĉiam, kiam vi eniras BioLib-on kun intenco kontribui, vi devas enmeti viajn voknomon kaj pasvorton kaj konfirmi ilin (Login). La taksonoj aŭtomate aperos en la latina (sciencaj) kaj en la lingvo de vi elektita. Se vi volas ŝanĝi la lingvon, iru al agordiĝo (Setting).

En la supra dekstra angulo de ĉiu paĝo troviĝas serĉilo (Search), kiu estas agordita por sciencaj taksonoj (Taxa), sed vi povas elekti ankaŭ taksonojn en ĉiuj lingvoj aŭ terminojn. Se vi enskribas sciencan nomon, ekz. Aves kaj klakas al OK, aperos paĝo http://www.biolib.cz/en/taxon/id8304/ pri birdoj en la latino kaj eventuale en traduko al tiu lingvo, kiun vi elektis por taksonoj, kompreneble se la traduko jam ekzistas en la datumbazo. En la fino de la TTT-adreso vi trovas id8304 - tio estas identiga kodo de la taksono, kiun vi bezonos, se vi volos rigardi liston de ĉiuj birdoj en la datumbazo (en filtrilon vi enskribos kodon 8304).

Se la traduko ankoraŭ ne ekzistas kaj vi deziras enmeti ĝin (aŭ pluan sinonimon), klaku malsupre al la vortoj Add or replace takson vernacular name (Aldonu aŭ anstataŭigu nacian takson-nomon), elektu la lingvon, kiun vi intencas aldoni (vi povas aldoni tradukojn al ĉiu ajn lingvo, se vi konas ilin), enskribu la tradukon kaj konfirmu (OK). Se vi volas enmeti sinonimon, vi devas ripeti la procedon, la maŝino aŭtomate uzos la unuan enmetitan esprimon kiel la ĉefan, la ceterajn kiel sinonimoj. Simile procedu, se vi volas aldoni sinoniman esprimon sciencan (Add or replace taxon scientific name) aŭ se vi volas aldoni taksonon suborditan al tiu, kiu ĝuste estas malfermita (Add taxon). Ne forgesu tie unue elekti taksonomian rangon (Taxonomic rank).

Atentigo I: Se vi ne estas registrita, vi ne vidas la supre menciitajn frazojn (Add or replace ...).

Atentigo II: Se vi volas vidi, kiom da esprimoj jam estas enmetitaj en certa lingvo, vi devas unue registriĝi, iri al Setting kaj elekti la esploratan lingvon, poste iri al propra konto (Account), tie malfermi Statistics of work on BioLib kaj fine maldekstre klaki al Statistics.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.