Bioetiko kaj religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La bioetiko estas studobjekto kiu okupiĝas pri moralaj problemoj naskiĝintaj en la medicinaj kaj biologiaj kuntekstoj, aparte pro la progresoj sciencaj kaj teknologiaj de la lastaj dekoj. Tiaj problemoj postulas juĝojn de valoro kaj moralajn taksadojn: pro ilia naturo kaj pro la historia graveco akirita en la socio, la precipaj ekzistanta religioj sin esprimiĝis tiurilate.

Komuna punkto al la tri monoteismaj religioj judismo, kristanismo kaj islamismo. Estas la koncepto pri kreo, indikante per tiu termino la verkon de unu aŭ pluraj diaĵoj kiuj, per simpla volago, ekzistigas tion kio antaŭe ne ekzistis.

Tiu kaj aliaj kredopremisoj implicas fortajn sekvojn sur la ĝenerala bioetika koncepto, ĉar, enŝovante kroman elementon en la debato, ili inokulas diferencon inter tiuj kiuj konfesas kredoreligian [1] kaj tiuj kiuj metas siajn elektojn nur sub la homa racio.[2]

La analizotaj pozicioj, do, estas stampitaj per partoprenata vidpunkto de la konfesantoj de iu religio aŭ al ĝi nur referencantoj sendepende la kredo.

Pozicioj de la precipaj religioj[redakti | redakti fonton]

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

La principo pri la sankteco de la homa vivo staras ĉe la bazo de katolika kaj alieklezia bioetiko. Koncerne aborton, ekzemple, katolikoj kaj ortodoksuloj iras tra tre similaj pozicioj, dum valdanoj kaj eroj de luteranoj marŝas sur pozicioj malpli foraj el tiuj de laikuloj rilate, ekzemple, la finvivon.[3]

Katolikismo[redakti | redakti fonton]

La katolika bioetiko trovis iun sian unuan pritraktadon en la instruoDonum Vitae (la dono de la vivo) de la Kongregacio por la doktrino de la kredo "koncerne la moralajn problemojn koneksajn al la artefarita fekundigo kaj al la eksperimentado sur la homaj embrioj "[4][5] bazitan sur la sekvaj principoj:

  • la rajtoj de la libereco valoras nur post tiuj de la vivo;
  • la memkonservado kaj la integreco de la homa organismo estas la celo de la medicino;
  • La principo de la socieco asertas ke la vivo estas bono de la persono sed ankaŭ de la socio;
  • la principo de Subsidiareco subtenas la devigon flanke de la ŝtato interveni por helpi la bezonantojn;
  • beneficeco-aŭtonomio-justico estas kunligitaj laŭ hierarkia sinsekvo;
  • sen negi la gravecon kaj la valoron de la scienca kaj teknologia progreson oni insistu pri la unuarangeco de la homa persono [6];
  • la homa vivo meritas defendon ekde la koncipiĝo ĝis la morto.

Ne mankas specifaj referencoj al la moderna embriologio en apogo de la katolika bioetiko..[7]

Katolikismo, akorde kun iuj bioetikaj kaj sciencaj pozicioj, asertas ke la homa Individugenezo komenciĝas en la momento de la fekundiĝo: ne ekzistas, do, aparta fazo pli grava ol alia aŭ malpli homa ol alia.[8][9]

La netuŝebleco de la homa vivo, do, trovas sian fundamenton en la digneco mem de la persono: pro tio la argumentado baziĝas precipe sur la natura morala leĝo, kiu katolikismo (kaj ne nur) trovas kuneksa en la menso de ĉiu homo, sendepende, do, de la kredago. Sed ekzistas ankaŭ alia argumento propre teologia, kaj absolute deviga por ĉiuj kristanoj. «La eklezio instruas ke ĉiu spirita animo estas kreita rekte de Dio - ne estas produktita” de la gepatroj - kaj estas senmorta»; tiu kreado okazas ĝuste en la momento de la fekundigo, kaj faras, per tiu rekta kreado, de la materia produkto de la biologia evoluo homan personon «laŭbilde de Dio, […] estulo same korpa kaj le»[10] – kies mistraktado kaj elimino havas almenaŭ la saman gravecon kiun oni havus sur homo komplete matura (kun la pligravigo de ĵuse koncipita febleco).

Sur tiuj premisoj fondiĝas la defendon kiun la katolika eklezio rezervas al la unuopaj zigotoj, embrioj kaj fetoj. Luax tiu lia rajto al vivo estas samforta ol tiu de iu alia homa estulo tute matura. Tiu rajto estas absoluta kaj la konflikto kun iu ajn rajto de la patrino estas pure ŝajna ĉar la koncipito ne estas agresanto.[11].

Protestantismo[redakti | redakti fonton]

Valdanoj, luteranoj kaj reformitoj ĝenerale ne foriĝas el la pozicio de la movado por elekto. Analizante la diversajn motivojn kiuj alportas al tiu elekto, ĉiukaze en protestantismo superregas la principo de la libereco kaj responso de unuopa kredanto al kiu estas altrudite elekti siajn decidojn kun la helpo de Dio kaj kun la akompano de la Pastoro de la komunumo.

Islamismo[redakti | redakti fonton]

En Islamismo oni opinias ke la feto ricevas la animon nur post kelke da tempo [12], kaj la leĝskolo Hanbalita instruas ke en la unuaj 40 tagoj eblas profiti de farmakologiaj praktikoj sed ne poste. Laŭ la fatvo de Mohammed Said Tantawi, imamo dee Al Azhar, en Kairo, ĝis la 17-a semajno oni povus pro gravegaj motivoj praktiki aborton. En la Ŝijaista medio irana fatvo konsentis aboorton en la unuaj dek semajnoj pro terateŭtaj motivoj. Ekzistas necerteco pri la momento de la animiĝo, per racia animo, de la korpo, do de la momento de la homfariĝo.[13]. La scienco ĉiukaze devas respekti la Ŝarion el kiu traaperas du dimensioj: nu metafizika kaj la alia konkreta devenanta el la Korano kaj Sunao. La scienca esploro estas praktikebla nur pro tio ke Dio tion permesas.

Judismo[redakti | redakti fonton]

En judismo la homa vivo kreita de Dio restas neatencebla. La aborta mortigo estas konsiderata peko se okazigita post la kvardeka tago el la koncipiĝo,[14], sed okaze de risko por la sano de la patrino ĝi ŝajnas esti permesita en la unuaj kvar semajnoj, ankaŭ se restas la problemo de la neruza elekto. La juda precipa ĉi-tema leĝaro devenas de la Toraokaj de Talmudo

Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La etikaj elektoj devas ne deturniĝi de la Karmo de la persono, nome rekspeti la vojon al purigado kiu konduktos al la Nirvana liberigo el la ciklo de la renaskiĝoj. Tamen ne ekzistas specifaj normoj koncernantaj tion kaj la bioetikajn temojn.

Budhismo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas en budhismo oficiala kaj unuforma pozicio koncerne la bietikajn temojn, same kiel cetere ankaŭ koncerne politikon, ekonomion kaj morojn. La motivo de tiu sendecido kuŝas en la fakto ke budhismo ne posedas centran autoritaton pri religiaj aferoj, kondiĉo decidita de la fondisto Sidarto Gotamo. Sidarto Gotamo celis ke siaj disĉiploj ne havu dubojn aŭ necertecojn kaj evitu diskutojn. La monaĥoj kiel la abatoj, kaj inter tiuj la responsuloj de la budhisataj skoloj, posedas prefere administran aŭ pritradician aŭtoritaton pli ol doktrinan: ke se foje ĝi alvalas al doktrino tiu devigas nur tiujn kiuj apartenas al tiu aparta lingvaĵo kaj instrukategorio. Tial eblas konstati grandajn doktrinajn kaj praktikajn malsamecojn en la kampo de bioetiko.
Dalai-lamao, kiu havas neniun aŭtoritaton ĉar li fakte estas nura spirita gvido, ĵuse deklaris ke la etiko devas gvidi la sciencan progreson, aparte la natursciencon, sed ne precizigis pri kia etiko.

Konfuceismo[redakti | redakti fonton]

La ŝtato prizorgas, en la socia dimensio, la bonfarton de la civitanoj: pro tio ĝi havas definitivan rolon en la medicina praktiko por ke la esploro pri la staminaj embrioj atingu la celon de la produkto de homaj estuloj “sanaj” kaj estu evitataj estonte aborto kaj naskoregulado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Funde la persono staras la Kreinto kaj staras la kreo...”, Francesco D'Agostino, Bioetica, 1998, Giappichelli p. 80)
  2. "[La laika etiko reprezentas] ampleksan faskon de moralaj rimakindaĵoj [...] kiuj metas centren de la ekzisto iujn ŝlosilajn valorojn, kiaj la respekton de la individua libereco (kiu tamen ĉeestas ankaŭ en la religia bioetiko) kaj de la mendecido, la atento al la Vivkvalito kaj al la malpliiĝo de la suferoj". Nuovo Manifesto di Bioetica Laica
  3. [1].
  4. Istr. Donum vitae, II, B, 4-5: AAS 80 (1988)
  5. Testo italiano di Donum Vitae
  6. ”La scienco kaj tekniko, valoraj rimedoj de homo kiam ili estas metitaj je lia servo kaj antaŭenigas la integran kreskon avantaĝe de ĉiuj, ne povas tute sole indiki la sencon de la ekzisto kaj de la homa progreso. Estante ordinitaj al la homo el kiu eltiras originon kaj pliigon, ili ricevas el la persono kaj el ties moralaj valoroj la indikon de siaj celoj kaj la konscion de siaj limoj. Estus, tial, iluzie depostuli la moralan neŭtralecon de la scienca esploro”.|Donum vitae, 2.
  7. Embriologia medica di Langman, di Thomas W. Sadler. Ed. Masson p. 3
  8. questa edizione elettronica).
  9. Katekismo de la Katolika Eklezio, §2274
  10. Katekismo de la Katolika Eklezio, §362
  11. Pontificia accademia vita, Identità e Statuto dell’Embrione Umano, Libreria Editrice Vaticana, Città del Vaticano, 1998
  12. Korano XXIII, 12, 14 e XXII, 5
  13. Dariush Atighetchi, Islamic Bioethics: Problems and Perspectives, The Opinions on Genetics, cap IX, Springer Netherlands, 2007, DOI: 10.1007/978-1-4020-4962-0, ISBN 978-1-4020-4961-3
  14. Ekzistas bibliaj pasaĵoj kiuj ŝajnas kontraŭi la aborton, Oni vidu Eliron 21,22-25

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter Roche De Coppens. Medicina e Spiritualità, Caduceo Edizioni, 2007.
  • Giovanni Fornero, Bioetica cattolica e bioetica laica, Bruno Mondadori, Milano, 2005, n. ed. 2009.
  • G. Cosmacini, Medicina e mondo ebraico, Laterza, Roma-Bari 2001
  • Atighetchi Dariusch, Islam e bioetica, Armando, Roma 2009.