Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich
leksikolibroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Constantin von Wurzbach
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1856
Loko Vieno
Ĝenro biografia vortaro
vdr
Antaŭfolioj por „Biographisches Lexikon des Kaiserthums Österreich“

Biographische Lexikon des Kaiserthums Oesterreich (BLKÖ) estas 60-voluma verko, kiun Constant von Wurzbach redaktis kaj publikigis en la jaroj 1856 ĝis 1891. Ĉi tiu verko enhavas

24.254 biografiojn de memorindaj personoj, kiuj inter 1750 kaj 1850 naskiĝis, vivis aŭ verkis en la aŭstraj landopartoj de la Danuba Monarĥio. Per tio do ĝi estas unika kolekto de biografiaj indikoj de la habsburga monarĥio.